Bohuňovice (distrikto Svitavy)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bohuňovice
Bohuňovice
municipo
Bohuňovice
Oficiala nomo: Bohuňovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Litomyšl
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Rivero Končinský potok
Situo Bohuňovice
 - alteco 335 m s. m.
 - koordinatoj 49° 54′ 11″ N 16° 15′ 17″ O / 49.90306 °N, 16.25472 °O / 49.90306; 16.25472 (mapo)
Katastro 4,23 km² (423 ha) Bohuňovice u Litomyšle
Loĝantaro 111 (2024)
Denseco 26,24 loĝ./km²
Unua skribmencio 1167
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 570 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 577821
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Bohuňovice (Svitavy District)
Retpaĝo: www.bohunovice.net/
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Bohuňovice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en milde ondoforma ĉirkaŭaĵo de rivero Loučná, 6 km nordokcidente de urbo Litomyšl. Ĝi estas unu el la plej malnovaj vilaĝoj de la regiono. Vivas ĉi tie 111 loĝantoj (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Sloupnice, Sedliště, Tržek, Cerekvice nad Loučnou, Horky, Řídký kaj České Heřmanice.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio pri Bohuňovice estas el la jaro 1167. En duono de la 12-a jarcento ĉi tie estis korto de princino Gertruda de Babenberk, edzino de ĉeĥa princo Vladislao la 2-a. Tiam nomo de la domaro estis Bogunouice kaj estis derivita de familia nomo de fondintoj. Iam en la dua duono de 12-a jarcento Bohuňovice venis en havaĵon de monaĥejo en Litomyšl kaj en la jaro 1347 en havaĵon de la episkopejo en Litomyšl. Plejparto de la loĝantaro tiam estis germanoj.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869354
1880344
1890318
1900327
1910314
1921300
JaroLoĝantoj
1930269
1950185
1961174
1970152
1980148
1991125
JaroLoĝantoj
2001116
2014112
2016115
2017103
2018112
2019113
JaroLoĝantoj
2020117
2021111
2022115
2023121
2024111

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la vilaĝo troviĝas preĝejo de Sankta Prokopio, origine baroka el la jaro 1724. Rekonstruita ĝi estis en la jaro 1818 kaj en nuna formo estas pseŭdoromanika. Ĝi estas ununava kun ortangula fermo, super kiu estas prisma turo. Fasadoj estas membrigitaj per lizenoj. La presbiterejo estas volbita je prusa plataĵo, la navo estas platplafona. La ekipaĵo estas el la 19-a jarcento.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Plusj fotoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]