Frata
Frata (hungare: Magyarfráta) estas komunumo en Rumanio oriente de Cluj-Napoca. En 1910 ĝi havis 2 262 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 2 451 (rumanoj, 4% hungaroj). Ĝia unua mencio skribe estas en 1293. Ĝis Traktato de Trianon apartenis al Hungario (Kolozs vármegye). Administre apartenas al ĝi Berchieşu, Soporu de Câmpie.
Famuloj[redakti | redakti fonton]
En la iama Magyarfráta naskiĝis hungara inĝeniero-majoro Antal Eperjessy.
Fonto[redakti | redakti fonton]
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Interaga mapo de distrikto Cluj
- Popolnombrado 2002
- Administracia mapo de distrikto Arkivigite je 2007-08-08 per la retarkivo Wayback Machine
|