Konsonanto
En fonetiko konsonanto estas sono, kiu estas karakterizita per fermo aŭ baro de la aerfluo. Kontraste al vokaloj, konsonantoj ne formas silabojn.
Pulmaj konsonantoj[redakti | redakti fonton]
La pulmaj konsonantoj estas konsonantoj kies produktada aero venas el la pulmoj.
Voĉlokoj[redakti | redakti fonton]
Por ke konsonanta sono estu produktita, unu el tiuj moveblaj organoj devas esti movita al unu el la malmoveblaj organoj. Kavoj povas ankaŭ produkti sonon.
Moveblaj organoj[redakti | redakti fonton]
Malmoveblaj[redakti | redakti fonton]
Kavoj[redakti | redakti fonton]
Ordigo de la konsonantoj[redakti | redakti fonton]
Por produkti sonon 2 el supre menciitaj organoj devas kune agi. Ĉiu movebla organo povas agi kun fina nombro da organoj. Jen ĉiuj eblecoj kiuj jam estis trovitaj en la homaj lingvoj:
- dulipa konsonanto: la du lipoj tuŝiĝas.
- en esperanto: b [b], p [p] (Senvoĉa bilabiala plozivo)
- lipodenta konsonanto: supraj dentoj kaj suba lipo tuŝiĝas
- en esperanto: f [f], v [v]
- pintodenta konsonanto: la pinto de la lango tuŝas la suprajn dentojn
- pintodulipa konsonanto: la pinto de la lango estas premita inter la du lipoj
- denta konsonanto: la pinto de la lango tuŝas la suprajn dentojn
- dorsodenta konsonanto: la dorso de la lango tuŝas la suprajn dentojn
- alveola konsonanto: la pinto de la lango tuŝas la alveolon
- en esperanto: t [t] (Senvoĉa alveolara plozivo), d [d], s [s], z [z], c [ʦ], dz [ʣ], r [r], l [l]
- dorsoalveola konsonanto: la dorso de la lango tuŝas la alveolon,
- postalveola konsonanto: la pinto de la lango tuŝas la postalveolon
- en esperanto: ŝ [ʃ], ĵ [ʒ], ĉ [ʧ], ĝ [ʤ]
- dorsopostalveola konsonanto: la dorso de la lango tuŝas la postalveolon
- retrofleksa konsonanto: la pinto de la lango tuŝas la palaton (la lango estas retrofleksita en la buŝo)
- palata konsonanto: la dorso de la lango tuŝas la palaton
- en esperanto: j [j]
- vela konsonanto: la radiko de la lango tuŝas la velon
- en esperanto: k [k], g [g], ĥ [x] (Senvoĉa velara plozivo)
- uvula konsonanto: la radiko de la lango kaj la uvulo tuŝiĝas
- faringa konsonanto: la faringo obstrukciĝas
- epiglota konsonanto: la epigloto obstrukciĝas
- glota konsonanto: la gloto obstrukciĝas
- en esperanto: h [h]
Voĉmanieroj[redakti | redakti fonton]
(Eble alvenos la artikolero)
Nepulmaj sonoj[redakti | redakti fonton]
(Eble alvenos la artikolero)
Klakoj[redakti | redakti fonton]
(Eble alvenos la artikolero)
Voĉaj injektivoj[redakti | redakti fonton]
(Eble alvenos la artikolero)
Glotigitaj plozivoj[redakti | redakti fonton]
(Eble alvenos la artikolero)
|