Le affinità elettive

Le affinità elettive
filmo
Originala titolo Le affinità elettive
Originala lingvo itala lingvo
Kina aperdato 1996, 23 jan. 1997
Ĝenro filmo bazita de literatura verko, komedia filmo
Kameraado Giuseppe Lanci
Reĝisoro(j) Paolo Taviani • Vittorio Taviani
Scenaro Paolo Taviani • Vittorio Taviani
Loko de rakonto Toskanio
Muziko de Carlo Crivelli
Rolantoj Isabelle Huppert • Fabrizio Bentivoglio • Jean-Hugues Anglade • Marie Gillain • Massimo Popolizio • Giancarlo Giannini • Laura Marinoni
IMDb
vdr

Le affinità elettive (La elektaj afinecoj) estas itala filmo de 1996 reĝisorita de la fratoj Taviani.

La scenaro esta bazita sur la samnoma romano Die Wahlverwandtschaften de Johann Wolfgang von Goethe de 1809. La agado venas el Germanio ĝis la Toskanio de San Miniato kaj Poggio a Caiano en la napoleona epoko.

Ĝi estis la unua internacia kunproduktoraĵo en la kariero de la fratoj Taviani, kaj ankaŭ ilia unua filmo sen la muziko de Nicola Piovani de la tempoj de La notte di San Lorenzo.

La filmo estis prezentita ekster konkurenco en la 49a Festivalo de Cannes.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Resume, la geedzoj Edoardo kaj Carlotta ricevas en sia kastelo la vizitojn de la juna Ottilia, nevino de Carlotta, kaj de Ottone. Edoardo estis altirita de Ottilia, Carlotta de Ottone.

Fine de la 18-a jarcento, post jaroj de apartiĝo, la barono Edoardo kaj la grafino Carlotta rerenkontiĝas post pasinta amafero kaj geedziĝas en la Baziliko de San Miniato al Monte, kiun ĉiu el ili aprezas pro diferencaj tialoj. Unu jaron poste, kiam la paro ŝajnas atingi trankvilecon en la bieno kiun Edoardo heredis, la barono invitas kontraŭ la deziro de sia edzino iaman amikon, nome la arkitekto Ottone. La antaŭsentoj de Carlotta praviĝas, ĉar kvankam de komence tiu vizito alportas feliĉon kaj kontentigon, ĝi okazigas ankaŭ sentokonfuzon en la hejmo. Konsilita de Carlotta, ankaŭ ŝia adoptita filo Ottilia aliĝas al la grupo, tial ke kompletiĝas la maltrankviliga kvaropo kun problemaj krucigitaj amaltiroj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Isabelle Huppert kiel Carlotta.
  • Fabrizio Bentivoglio kiel Ottone.
  • Jean-Hugues Anglade kiel Edoardo.
  • Marie Gillain kiel Ottilia.
  • Massimo Popolizio kiel la markizo.
  • Laura Marinoni kiel la markizino.
  • Consuelo Ciatti kiel la magistrato.
  • Stefania Fuggetta kiel Agostina.
  • Massimo Grigo kiel la kelnero.
  • Adelaide Foti kiel Albergatrice.
  • Giancarlo Carboni kiel la doktoro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]