Murŝidabado[1] estas urbo en la Murŝidabada Distrikto de Okcident-Bengalo, nome subŝtato de Barato. La urbo Murŝidabad situas ĉe la suda bordo de la rivero Bagirati, alfluanto de la Gango.[2] Ĝi havis 44,019 loĝantojn en 2011. Proksimume el ili preskaŭ tri kvaronoj estas islamanoj kaj preskaŭ unu apartenas al hinduismo.