Nagyfüged
Nagyfüged (nadjfuged) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en subregiono de Gyöngyös. Nagy signifas: granda.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Areo: 28 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.683/20.1064
- Loĝantaro: 1870
- Poŝtkodo: 3282
- Telefonprefikso: 37
Situo[redakti | redakti fonton]
Nagyfüged situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, aŭtoŝoseo M3 Budapeŝto-Miskolc preteriras. Heves (urbo) troviĝas 20, Gyöngyös 21, Jászberény 30, la fervojo en Ludas 5 km-ojn.
Historio[redakti | redakti fonton]
Antaŭ la hungaroj sarmatoj kaj avaroj vivis tie. La unua mencio devenis el 1301 en formo Fygug. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. Post liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a oni refondis la vilaĝon. En 1871 Nagyfüged ricevis la rangon grandvilaĝo. Post 3 jaroj kaj en 1999 inundoj okazis.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- baroka katolika preĝejo omaĝe al Elizabeto de Hungario
- baroka kapelo el la 18-a jarcento
- paroĥo de 1840
Famuloj[redakti | redakti fonton]
En la vilaĝo naskiĝis filozofo kaj teologo János Imre.