Pritranĉado
Pritranĉado estas fakesprimo en hortikulturo aŭ ĝardenkulturo. Pritranĉado signifas laŭ Neergaard „tranĉ-aranĝi forigante superfluajn branĉojn: elbranĉigi, senbranĉigi“.
Oni distingas inter tri celoj de pritranĉado aŭ simple tranĉado, la formtranĉo, la flegadtranĉo kaj la rikolttranĉo, ĉe gresoj aŭ similaj agadoj , ankaŭ nomata falĉado. La retranĉado ĉe lignoplantoj signifas forigi junajn branĉojn pro tro forta kresko, tiel, ke nur restas la malnova ligno.
Tranĉaranĝoj[redakti | redakti fonton]
Redukti la volumon de plantoj – krom ĉe agrikultura aŭ forstkultura rikoltado- inkludas jenajn agadojn:
- flegadtranĉo
- la „razentondado
- la arbotondado, ekzemple fruktarbotondado aŭ en loĝkvartaloj la fortranĉado de arbopinto por limigi la kreskon de la arbokrono kaj pro sekureckialoj (forigo de morta ligno)
- la rozpritondo, por plibonigi kreskon, floradon kaj sanon de rozoujoj
- vitpritranĉo, por plibonigi la kreskon, la rikolton kaj la sanon de vinberujo
- la liberigado de vojoj pere de fortranĉado de arboj, arbustoj aŭ vepro
- Formtranĉo
- la heĝtondado, por kreskigi la heĝplantojn kreski pli dense kaj regulece kaj por limigi la alton de heĝojn.
- speciale ornamtranĉo aŭ formtranĉo (Topiario) en la ĝardenarto, por igi lignoplantojn - do ornamlignoplantojn en ĝardenoj kajparkoj – en estetike dezirataj formoj
- la arto de bonsajo – la arbo en la bovlo“ – per specialaj teknikoj kiel folitranĉo, radiktranĉo
- la folitranĉoj ĉe ornamplantoj por plifortigi la kreskon
Ĝeneralaj teknikoj[redakti | redakti fonton]
Grava estas ,ke oni ne „ie“ fortranĉas „ion“. la ŝoso aŭ tigo finu ĉiam kun nodoj. La ligno malantaŭ la nodo ne povas plu kreski kaj formortas, do estas senvalora.
Pritranĉo de fruktarbo[redakti | redakti fonton]
Vidu : pritranĉo de fruktarbo
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Literaturo[redakti | redakti fonton]
- Neergaard, Paul: Terminaro Hortikultura Seslingva. SAT, Parizo 1938
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Streuobst-Schnitt[rompita ligilo] Die Grundlagen - Nabu-paĝo por fruktĝardenoj, germana
- Obstschnitt-Lehrpfad (PDF-dosiero; 286 kB) , germana
- Obstbaumschnitt nach der Oeschberg-Methode[rompita ligilo] germana