Sári Feleki
Sári FELEKI [ŝAri], hungare Feleki Sári estis hungara aktorino.
Sári Feleki naskiĝis, kiel Fecser Sári la 24-an de oktobro 1920 en Debrecen - mortis la 1-an de aŭgusto 1995 supozeble en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Sári Feleki frekventis aktoran akademion, poste ŝi komencis sian karieron en 1940. Ŝi aliĝis al diversaj teatroj, ekzemple Teatro Madách. Inter 1957–1965 ŝi instruis aktoradon. En 1981 ŝi emeritiĝis, spite tion ŝi poste ricevis rolojn en Nacia Teatro (Budapeŝto). Ŝi ricevis premion Kossuth en 1975, pli frue ankaŭ aliajn 2 premiojn.
Ŝiaj roloj (selekto)[redakti | redakti fonton]
- 8 kinejaj filmoj inter 1941-1994, ekzemple Machita, 1944; Beszterce ostroma, 1948; A nagy generáció, 1985
- 3 televiziaj filmoj inter 1970-1989, ekzemple Tündér Lala, 1981
- diversaj teatraj roloj, ekzemple Ŝekspiro: Romeo kaj Julieta - titolrolo; István Örkény: Macskajáték (Katoludo) - S-ino Orbán; Mór Jókai: Az aranyember (La orohomo) - Tímea; Gergely Csiky: A nagymama (La avino) - Mártha