Ĥaradrioformaj birdoj
Ĥaradrioformaj birdoj | ||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||
| ||||||||
Charadriiformes Huxley, 1857 | ||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||
La ĥaradrioformaj aŭ (Charadriiformes) estas ordo de birdoj. Preskaŭ ĉiuj specioj havas longajn krurojn kaj vivas en humidaj lokoj, ĉe la bordo de akvoj, ĉu maraj ĉu nemaraj, kaj do konsideriĝas akvobirdoj. Ili nestas surtere, ties idoj estas nestoforlasantoj kaj tuj kapablaj sin nutri. Ili nomiĝas ankaŭ vadbirdoj kaj estas diversaj laŭ grando kaj laŭ manĝokutimoj, ĉar mevoj manĝas fiŝojn kaj aliaj tre etajn bestetojn. Ili havas en la ordo 19 familiojn, preskaŭ 90 genrojn kaj pli ol 350 speciojn, kiuj estas disvastigitaj tra ĉiuj kontinentoj:
Familioj – elektitaj genroj
[redakti | redakti fonton]- Jakanaedoj (Jacanidae) – jakanao
- Rostratuledoj (Rostratulidae) – rostratulo
- Dromadedoj (Dromadidae) – krabpluvio
- Hematopedoj (Haematopodidae) – hematopo
- Ibidorinkedoj (Ibidorhynchidae) – struthers-ibidorinko aŭ ibisbekulo
- Rekurbrostruledoj (Recurvirostridae) – himantopo, rekurbrostrulo aŭ avoceto
- Burinedoj (Burhinidae) – burino aŭ trielo
- Glareoledoj (Glareolidae) – kurbirdo aŭ kurulo, glareolo
- Karadriedoj (Charadriidae) – vanelo, pluvio, karadrio
- Pluvianeledoj (Pluvianellidae) – sociala pluvianelo aŭ magelanpluvio
- Skolopedoj (Scolopacidae) – skolopo, galinago, tringo, limozo, kurlo aŭ numenio, kalidro, falaropo
- Pedionomedoj (Pedionomidae) – pedionomo
- Tinokoredoj (Thinocoridae) – tinokoro
- Ĥionedoj (Chionididae) – ĥiono
- Laredoj (Laridae) – mevo, kitio
- Ŝternedoj (Sternidae) – ŝterno
- Rinkopedoj (Rhynchopidae) – tondilbekulo
- Sterkorariedoj (Stercorariidae) – sterkorario aŭ rabmevo
- Aŭkedoj (Alcidae) – aŭko, urio, urieto, fraterkulo aŭ marpapago
Subordoj
[redakti | redakti fonton]La ordo estis iam dividita laŭ tri subordoj:
- La vadbirdoj propre dirite (aŭ "Charadrii"): tipaj strandobirdoj, multaj el kiuj manĝoplukas en koto aŭ el la surfaco kaj ĉe marbordo kaj ĉe akvofluaj medioj.
- La mevoj kaj similaj (aŭ "Lari"): tiuj estas ĝenerale grandaj specioj kiuj prenas fiŝojn el maro. Multaj mevoj, rabmevoj kaj ŝternoj sin nutras en strandoj aŭ rabas el aliaj specioj. Kelkaj estas adaptitaj al insula vivo.
- La aŭkoj (aŭ "Alcae") estas marbordaj specioj kiuj nestas ĉe klifoj kaj flugas super surfaco por kapti fiŝojn.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]- Atlantika fraterkulo, kies rondforma beko helpas kapti fiŝojn
- Haematopodidae kun longa kaj forta beko por manĝi duvalvulojn