1907
Aktualaĵoj | Eventoj laŭ tago de jaro
◄ | 19-a jarcento | 20-a jarcento | 21-a jarcento | ►
◄ | 1870-aj jaroj | 1880-aj jaroj | 1890-aj jaroj | 1900-aj jaroj | 1910-aj jaroj | 1920-aj jaroj | 1930-aj jaroj | ►
◄◄ | ◄ | 1903 | 1904 | 1905 | 1906 | 1907 | 1908 | 1909 | 1910 | 1911 | ► | ►►
1907 en la aliaj kalendaroj | |
---|---|
Gregoria kalendaro | 1907 MCMVII |
Ab urbe condita | 2660 |
Armena kalendaro | 1356 ԹՎ ՌՅԾԶ |
Bahaa kalendaro | 63 – 64 |
Barataj kalendaroj | |
- Vikram Samvat | 1962 – 1963 |
- Barata nacia kalendaro (Ŝaka Samvat) | 1829 – 1830 |
- Kalijugo | 5008 – 5009 |
Budhisma kalendaro | 2451 |
Ĉina kalendaro | 4543 / 4603 – 4544 / 4604 丙午 – 丁未 |
Etiopa kalendaro | 1899 – 1900 |
Franca respublika kalendaro | 115 - 116 CXV -CXVI |
Hebrea kalendaro | 5667 – 5668 |
Holocena kalendaro | 11907 |
Irana kalendaro | 1285 – 1286 |
Islama kalendaro | 1324 – 1325 |
- Imperia jaro | Kōki 2567 (皇紀2567年) |
- Japana nomo de erao (Jōmon) | 11907 |
Juliana kalendaro | Gregoria minus 10–13 tagoj, depende de tempoperiodo |
Korea kalendaro | 4240 |
Tajlanda suna kalendaro | 2450 |
1907 estis normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1907 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]Esperantujo
[redakti | redakti fonton]- 3-a Universala Kongreso de Esperanto en Kembriĝo.
- Ordo de Diservo (unua kristana kantaro) eldoniĝis.
- 1-a Brazila Kongreso de Esperanto en Rio-de-Ĵanejro.
- Fonditaj Brazila Esperanto-Ligo, Societo Sankta Katarino, Ilarejo Esperantista kaj La Verda Stelo Antverpeno.
- Aperis Internacia Krestomatio kaj Unua Legolibro, ambaŭ de Kabe.
- Henri Vallienne publikigis la unuan E-an originalan romanon "La Kastelon de Prelongo".
- Ivan Ŝirjaev publikigis la E-an originalan rakonteton "La Ciganino" en brajla preso.
- Paul Boulet publikigis Francan Gramatikon por Esperantistoj kaj Tri Monologojn.
- Eklernis Esperanton:
Aldo Ferdinando Schmucker, Walter A. Gale, Albin Sandström, Péter Török, Lehman Wendell, Carl Johan Johansson, Josep M. Terricabras, Anders Rosenberg, Rolf Bugge Paulsen, John Edgar McFadyen, Albin Henning Halldor, Josep Albagés Ventura, Julius Glück, Margrethe Caroline Noll, Julia Fernandes, Stanisław Karolczyk, Heinrich Funk kaj Peteris Kikauka.
- René de Saussure proponas spesmilon.
- Fonditaj la Esperanto-Grupoj de Kenigsbergo, Aracaju, Pärnu kaj Santiago.
- Ido, Novslava lingvo, Novilatiino, Magistra lingvo kaj Apolema kreitaj.
- Fundamento tradukita al Slovaka lingvo.
- Ekaperis Brazila Revuo Esperantista.
- Fondita Brazila Ligo Esperantista.
- Fondita unua Esperanto-Societo de Estonio.
- Dum Internacia Socialista Kongreso en Stutgarto du francaj socialistoj –unu el ili Jean Jaurès– metis proponon en la tagordon, ke Esperanto estu uzata en la oficialaj dokumentoj de la Internacia Socialista Oficejo en Bruselo. La propono estis rifuzita.
Mondo
[redakti | redakti fonton]- SIFO bombatencis Manchu-admiralon en Kantono.
- 23-a de januaro: Usono: Charles Curtis fariĝis la unua usona indiana senatano.
- Usona subŝtato Indianao kiel unua proklamas leĝon pri truda steriligado de kelkaj malsanuloj kaj de la "vaguloj" kaj "nenitaŭguloj". Pliposte ĝis 30 subŝtatoj kaj aliaj landoj starigos similan leĝon.
- 27-a de oktobro: Ĉernova tragedio, sanga masakro en la lastaj tagoj de Aŭstrio-Hungario
- 16-a de novembro: Oklahomo fariĝis la 46-a ŝtato de Usono.
- Butano: monarkio establiĝis.
- The iron heel ("La fera kalkanumo") de Jack London
- En islama universitato de Aligarh (Hindio) kreitis lernejo por la virinoj.
- Andreapolj (Rusio) fondita.
- Rumana kamparana ribelo.
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- Donald R. Duncan, brita esperantisto (m. 1969)
- Roberto das Neves, portugal-brazila esperantisto (m. 1981)
- Milivoje Pavlović, serba esperantisto (m. 1995)
- Hasan Kocaman, turka esperantisto (m. 1975)
- 5-a de januaro: Sigismundo Pragano, rumana esperantisto (m. 1966)
- 1-a de februaro: Günter Eich, germana verkisto (m. 1972)
- 19-a de februaro: Paul Neergard, dana esperantisto (m. 1987)
- 11-a de marto: Georg Maurer, germana verkisto (m. 1971)
- 23-a de marto: Daniel Bovet, nobelpremiita denaska esperantisto (m. 1992)
- 14-a de aprilo: Ladislav Boháč, ĉeĥa aktoro (m. 1978)
- 1-a de majo: Adolf Bartošík, ĉeĥa esperantisto (m. 1989)
- 4-a de majo: Maxence Van der Meersch, franca verkisto (m. 1951)
- 12-a de majo: Katharine Hepburn, usona aktorino (m. 2003)
- 13-a de majo: Daphne du Maurier, angla verkistino (m. 1989)
- 22-a de majo: Hergé, belga kreinto de bildstriaj gazetoj (m. 1983)
- 22-a de majo: Laurence Olivier, brita aktoro (m. 1989)
- 26-a de majo: John Wayne, usona aktoro (m. 1979)
- 31-a de majo: Peter Fleming, brita verkisto (m. 1971)
- 10-a de junio: Petro Firu, rumana esperantisto (m. nekonata)
- 6-a de julio: Frida Kahlo, meksika pentristino (m. 1954)
- 7-a de julio: Oleh Olĵiĉ, ukraina poeto kaj arkeologo (m. 1944)
- 16-a de julio: Barbara Stanwyck, usona aktorino (m. 1990)
- 10-a de aŭgusto: Roger Bernard, franca esperantisto (m. 1997)
- 30-a de aŭgusto: Leonor Fini, argentina pentristino (m. 1996)
- 31-a de aŭgusto: Johannes Westen, nederlanda esperantisto (m. 1970)
- 15-a de septembro: Fay Wray, usona aktorino (m. 2004)
- 18-a de septembro: Edwin Mattison McMillan, usona fizikisto (m. 1991)
- 6-a de oktobro: Francisco Gabilondo Soler, meksika komponisto de infanmuziko (m. 1990)
- 9-a de oktobro: Jacques Tati, franca reĝisoro kaj aktoro (m. 1982)
- 13-a de oktobro: Margit Dajka, hungara aktorino (m. 1986)
- 14-a de novembro: Astrid Lindgren, sveda verkistino (m. 2002)
- 28-a de novembro: Alberto Moravia, itala verkisto (m. 1990)
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 2-a de februaro: Dmitrij Mendelejev, rusa kemiisto (n. 1834)
- 16-a de februaro : Giosuè Carducci, itala poeto (n. 1835)
- 21-a de julio: Nicolae Grigorescu, rumana pentristo (n. 1838)
- 7-a de septembro: Sully Prudhomme, franca poeto Nobelpremiita (n. 1839)
- 29-a de novembro: Marko Zamenhof, patro de L.L. Zamenhof (n. 1837)
- 8-a de decembro: Oskaro la 2-a (Svedio), reĝo de Svedio-Norvegio kaj de Svedio (n. 1829)
- 17-a de decembro: William Thomson, Lordo Kelvin, brita inventisto de la absoluta sistemo por temperaturo (n. 1824)
- 4-a de septembro: Edvard Grieg, norvega komponisto (n. 1843)
- E. Martyn Westcott, brita esperantisto (n. 1874)