Abu al-Hasan al-Aŝ'ari
Abu al-Hasan al-Aŝ'ari | ||
---|---|---|
Abu al-Hasan al-Aŝ'ari en araba kaligrafio. | ||
Persona informo | ||
أبو الحسن الأشعري | ||
Naskiĝo | ĉ. 874 en Basra, Irako, Abasida Kaliflando | |
Morto | ĉ. 936 en Bagdado, Irako, Abasida Kaliflando | |
Religio | islamo • sunaismo vd | |
Lingvoj | araba vd | |
Familio | ||
Parencoj | Al-Jubba'i (en) (vicpatro) vd | |
Profesio | ||
Okupo | mutakallim (en) Koranekzegezisto filozofo islamjuristo vd | |
Laborkampo | Islama teologio kaj Kalam vd | |
Verkado | ||
Verkoj | al-Ibāna ❦ Maqālāt al-islāmīyīn ❦ Istiḥsān al-ḫauḍ fī ʿilm al-kalām ❦ Risālat ilā Ahl al-thaghr ❦ Al-Luma' fi al-Radd 'ala Ahl al-Zaygh wa al-Bida' vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Abu al-Hasan al-Aŝ'ari, arabe أبو الحسن علي بن إسماعيل الأشعري, Abū l-Ḥasan ʿAlī ibn Ismāʿīl al-Aŝʿarī, (Basora, 874 - Bagdado, 936) estis iraka islama teologo.
Plej verŝajne li apartenis al la familio de Abu-Musa al-Aŝ'ari, nome unu de la Sahaboj. Li integriĝis al la teologia skolo de Mutazilismo kaj kompilis variajn intelektajn opiniojn en sia verko Maqālāt al-Islāmīyīn (Teologia rezonado de islamanoj).
Estante 40-jaraĝa, li konkludis, ke lia metodo induktis al nefruktodonaj konceptoj pri Dio kaj la homaro, kaj tial li ŝanĝis sian vojon al pli ortodoksa teologio. Poste li ampleksigis sian Maqālāt al-Islāmīyīn kaj la traktaton Kitāb al-Lumaʽ (La luma libro).
Per meditado pri la ideoj de al-Muhasibi kaj de aliaj dogmemaj gravuloj, li kreis sian propran religian tendencon, konata kiel teologio Aŝ'ari, Aŝarijo aŭ skolo de Ĥorasano.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Daniel Gimaret, La doctrine d'al-Ash'ari, Parizo: Cerf, 1990.
- Carlos A. Segovia, Abu l-Hasan al-Ash'ari. Contra heterodoxos (al-Luma'), o lo que deben creer los musulmanes, Madrido: Biblioteca Nueva, 2006.