Alexandr Sommer Batěk
Alexandr Sommer Batěk | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Alexandr Batěk |
Aliaj nomoj | Heliar • Lešek • L. Sommer • Alexander Sommer-Batěk |
Naskiĝo | 14-an de junio 1874 en Prádlo |
Morto | 6-an de aprilo 1944 (69-jaraĝa) en Liboc |
Lingvoj | Esperanto • ĉeĥa |
Ŝtataneco | Aŭstrio-Hungario Ĉeĥoslovakio |
Alma mater | Filozofia Fakultato de la Universitato de Karolo - kemio |
Okupo | |
Okupo | kemiisto publikigisto gimnazia instruisto adult educator (en) pacifisto instruisto verkisto sciencfikcia verkisto esperantisto pedagogo redaktoro |
Esperanto | |
Esperantisto numero | 13126 |
Alexandr SOMMER BATĚK (naskiĝis la 15-an de junio 1874 en Prádlo apud Nepomuk - mortis la 6-an de aprilo 1944 en Prago) estis ĉeĥa kemiisto, esperantisto kaj kreinto de internacia skribo neoglifoj.
Vivokupoj
[redakti | redakti fonton]Kiel esperantisto li postlasis librojn pri seksa vivo por la junularo, pri sia sistemo de monda skribo kaj pri sia klopodo pacigi du konkurencajn ĉeĥajn Esperanto-asociojn (Bohema Unio Esperantista kaj Bohema Asocio Esperantista) antaŭ la unua mondmilito.
Sed li estis grava kaj tre aktiva persono ankaŭ en la vivo de la ĉeĥa nacio. Kiel mezlerneja instruisto de kemio en Plzeň kaj Praha li reformis la ĉeĥlingvan kemian terminologion de Bohuslav Brauner tiel, ke ĝi estu pli logika kaj pli komprenebla por amatoraj uzantoj, kaj tia ĝi validas ĝis hodiaŭ. Li ankaŭ precizigis la atompezon de cerio, okupiĝis pri karbidoj, likvigado de oksigeno kaj aliaj fakaj aferoj. Pri kemio li verkis plurajn librojn.
Li dediĉis sin ankaŭ al botaniko, skoltismo, YMCA, Savarmeo, teozofio, radioaktiveco, verkis pri rubaj akvoj, prostituado, alkoholismo, okultismo, spiritismo, propagandis nomadan instruadon: al la slovakaj ŝafpaŝtistoj li prelegis pri Esperanto, al ciganoj pri ĝusta spirado dum dancamuzo, al soldatoj li ludis pupteatron pri seksuma abstinado.[1]
Li estis ankaŭ pacifisto, liberpensulo, propagandis gimnastikadon kaj hardadon de la korpo.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]Batěk eldonadis gazetojn Ilustrované přednášky (Ilustritaj perelegoj), Zájmy všelidské (Interesoj tuthomaraj) kaj Pasigrafie (Pazigrafio).
- En Esperanto
- Rezultato de mia paciga entrepreno (1908)
- Instruo por gejunuloj pri la seksvivo (1921)
- Neoglifoj, la monda skribo (1933)
- En la ĉeĥa
- Sommer Batěk, Alexandr. (1925) Jak jsem padesát let žil a pracoval : paměti za prvních 50 let mého života 1874–1924 (450 p.) (la ĉeĥa), Praha: B. Kočí.
- La Nacia Biblioteko en Prago registras proksimume 270 liajn verkojn: Verkaro de Alexandr Sommer Batěk en la Nacia Biblioteko en Prago Arkivigite je 2022-03-31 per la retarkivo Wayback Machine
Recenzoj
[redakti | redakti fonton]Pri Neoglifoj, la monda skribo
|