Alianco de Malgrandaj Insuloj-Ŝtatoj
Alianco de Malgrandaj Insuloj-Ŝtatoj | ||
---|---|---|
internacia organizaĵo interregistara organizaĵo Insuletaj evolulandoj geopolitika komunumo | ||
Komenco | 1990 vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Alianco de Malgrandaj Insuloj-Ŝtatoj (angle Alliance of Small Island States, mallongigite AOSIS) estas insterregistara organizaĵo, kiu kunigas malaltajn insulajn ŝtatojn kaj marbordajn ŝtatojn.
La celo de la organizaĵo, establita en 1990, estas kunlabori nome de ĉi tiuj landoj, kiuj estas tre minacataj de la fenomeno de leviĝo de la marnivelo kiel rezulto de tutmonda varmiĝo.
La organizaĵo aktivas ekde sia komenco, kiam ĝi prezentis la unuan projekton de la Protokolo de Kioto jam en 1994. Reprezentantoj de multaj el la membroŝtatoj de la organizaĵo partoprenis en la Konferenco de UN pri klimata ŝanĝo en 2009.
Multaj membroŝtatoj ĉeestis la Konferencon de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝo en decembro 2009. Democracy Now! raportis, ke membroj de la insula nacio Tuvalo ĉesigis la Konferencon de UN pri Klimata Ŝanĝo de la 10-an de decembro 2009 por postuli ke la tutmonda temperaturaltiĝo estu limigita al 1,5°C anstataŭ la proponita 2°C[1]. Oni kredas, ke Tuvalo, Kiribato kaj Maldivoj estas la landoj kun plej granda risko je sinkigo[2].
La organizaĵo havas 44 membroŝtatojn (el kiuj 39 estas membroŝtatoj de UN, kiuj konsistigas kvinonon de la membroŝtatoj), krom kvar membroŝtatoj kun statuso de observanto.
Unua prezidanto de la organizajso estis Robert Van Lierop de Vanuatuo. La nuna prezidanto estas Lois Michele Young el Belizo (aktuale en 2019).
Membroŝtatoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (en) Citing Its Survival, Pacific Island of Tuvalu Interrupts Copenhagen Summit to Call for Binding Climate Commitments. Democracy Now!.
- ↑ (pl) Natalia Mazur, Violetta Szostak: Paradizo pereos en momento, paĝo 2, Gazeta Wyborcza, la 16-an de decembro 2008.