Aragono

Aragono-Aragón
Por la historia lando vidu: Kronlando de Aragono
Aragono
hispane Aragón
katalune Aragó
aragone Aragón
aŭtonoma komunumo
Oficiala nomo: Aragono
Ŝtato Hispanio Hispanio
Regiono Aragono
Najbaras kun
Kelkaj urboj
Situo Zaragozo
 - alteco 200 m s. m.
Ĉefurbo Zaragozo
 - koordinatoj 41° 38′ 00″ N 00° 53′ 00″ U / 41.63333 °N, 0.88333 °U / 41.63333; -0.88333 (mapo)
Areo 47,719 km² (4 771,9 ha)
Loĝantaro 1 324 397 loĝantoj (2019)
Denseco 28 loĝ./km²
Aŭtonomeco 18-a de aprilo 2007
Ĉefulo Jorge Azcón

(ekde 2023)

Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
ISO 3166-2:ES ES-AR
Situo de Zaragozo enkadre de Hispanio
Situo de Zaragozo enkadre de Hispanio
Situo de Zaragozo enkadre de Hispanio
Situo de Aragono enkadre de Hispanio
Situo de Aragono enkadre de Hispanio
Situo de Aragono enkadre de Hispanio
Vikimedia Komunejo: Aragon
Retpaĝo: Registaro de Aragono
Map

La hispana regiono de Aragono (hispane Aragón [aragon'] estas aŭtonoma komunumo de Hispanio.

Laŭ la stato de 2019 en la regiono vivis 1 324 397 loĝantoj sur areo de 47 719 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 28 loĝantoj/km².

Ĝi konsistas el la provincoj de Huesca (15.613 km2); Teruel (14.785 km2); kaj Zaragozo (17.252 km 2). La duono de la loĝantaro troviĝas en la ĉefurbo, dum granda parto de la regiono, kaj ĉefe la provinco de Teruelo suferas fortan procezon de senpopoliĝo.

Aragono estis sendependa reĝlando dum la mezepoko, en la procezo de Rekonkero de la arabe okupita teritorio fare de la kristanoj. Ĝi poste unuiĝis kun la teritorioj de la kataluna rekonkero, por formi la Kronlandon de Aragono, kiu inkludis la nunajn regionojn de Aragono, Katalunio, Valencio kaj Balearoj. Ĝi poste unuiĝis kun Kastilio por formi la hispanan reĝlandon. Tamen, Aragono plu konservis parton de aŭtonomio, ĝis la alveno de la Burbona dinastio, komence de la 18-a jarcento.

La Regiona Konsilantaro de Defendo de Aragono, en hispana Consejo Regional de Defensa de Aragón (CRDA), nomita ankaŭ Consejo de Aragón (Konsilio de Aragono), estis aŭtonoma administracia ento ekzistanta de 1936 ĝis 1937 dum la Hispana Enlanda Milito ene de la teritorio de Aragono kontrolita de la Respubliko — unue legalizita de tiu kaj poste mallegalizita de tiu — en la kunteksto de la hispana revolucio de 1936 okazinta en la komenco de la milito.

Post la nova administra organizado de Hispanio, Aragono denove havas aŭtonoman registaron kaj Parlamenton (Aragonaj Kortezoj).

La aragona, la hispana kaj la kataluna estas oficialaj lingvoj.

Gravaj aragonanoj

[redakti | redakti fonton]

Gravaj historiaj aragonanoj estas la pentristo Francisco de Goya, la filmisto Luis Buñuel kaj la sciencisto Santiago Ramón y Cajal.

Municipoj

[redakti | redakti fonton]

Menciindaj municipoj de Aragono estas interalie Biescas, Cella, Daroko, Grañén, Ĥako, Monzono, Teruelo kaj Trasmoz.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]