Arkto
Arkto | ||||
---|---|---|---|---|
Mondregiono | ||||
mondparto, dezerto [+] | ||||
- koordinatoj | 89° 59′ 59″ N, 0° 0′ 0″ O (mapo)89.99970Koordinatoj: 89° 59′ 59″ N, 0° 0′ 0″ O (mapo) [+] | |||
Akvokolektejo | 27 000 000 km² (2 700 000 000 ha) [+] | |||
Areo | 27 000 000 km² (2 700 000 000 ha) [+] | |||
Loĝantaro | 0 [+] | |||
Denseco | 0 loĝ./km² [+] [+] | |||
| ||||
Vikimedia Komunejo: Arctic [+] | ||||
Arkto (aŭ borealo [1]) estas regiono ene de la norda polusa cirklo ĉe la norda poluso de la Tero. Ĝi entenas partojn de Rusio, Alasko (Usono), Kanado, Gronlando (Danio), Sameio (Norvegio, Svedio, Finnlando) kaj Svalbardo (Norvegio) same kiel grandan parton de la glaciokovrita Arkta Oceano (Nordpolusa Maro). Male al Antarkto, ĝi ne estas kontinento, sed partoj de diversaj kontinentoj (Eŭrazio, Nordameriko) plus la menciita oceano, profunda je 5000 m sub la glacio.
La esperanta nomo arkto derivas el internacia radiko "Arkt-", kiu mem venas el la helena vorto por urso, αρκτος [ARKtos], kaj signifas "Lando sub la (stelfiguro de) Granda Ursino".
La norda polusa cirklo (66,5° norde de la ekvatoro) estas unu el la kvin plej gravaj latitudoj, kiuj dividas la Teron. Ĉio norde de tiu polusa cirklo apartenas al Arkto.
Interne de la polusa cirklo, la somera suno restas daŭre (24 horojn) videbla, sed vintre restas sub la horizonto kaj ne estas videbla.
La daŭra varmiĝo de la Tero povas kaŭzi ene de 100 jaroj eble tutan degeliĝon de la arkta glaciaro.
Por la protekto de la medio kaj la praloĝantoj de Arkto, oni fondis en 1996 la Arktan Konsilion.
En Arkto vivas (2004) ĉirkaŭ 2 milionoj da homoj kiel Inuitoj, nenecoj, jakutoj, sameoj, atabaskoj, evenkoj, ĉukĉoj kaj aliaj. La tipa reprezentanto de la bestaro estas la blanka urso.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Norda Poluso
- Nordpolusa Konsilio
- Svalbardo kaj Jan-Majen-Insulo
- Faŭno de Arkto
- Finnmark
- Arkta Oceano
- Antarkto
- Antarkta ekozono
- Nearktiso
- Palearktiso
- 1031 Arctica
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.arctic.noaa.gov
- http://www.arctic.noaa.gov/detect
- http://www.allthingsarctic.com/people/index.aspx Arkivigite je 2005-11-19 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.cia.gov/cia/publications/factbook/reference_maps/pdf/arctic.pdf Arkivigite je 2006-02-16 per la retarkivo Wayback Machine
- Stanislavo Belov (2018-04-05) Admiralo Kolĉak: historio de arktaj vojaĝoj (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2018-04-12. Alirita 2018-04-12.
- Artikoloj pri Arkto esperante