Diocezo de Ŝirak

Diocezo de Ŝirak
Diocezo
Katedralo de la Dipatrino de Gjumri
Katedralo de la Dipatrino de Gjumri
Katedralo de la Dipatrino de Gjumri
Armenian Apostolic Church diocese [+]

LandoArmenio
- koordinatoj41° N, 44° O (mapo)40.78616111111143.842830555556Koordinatoj: 41° N, 44° O (mapo) [+]


Diocezo de Ŝirak (Armenio)
Diocezo de Ŝirak (Armenio)
DEC

Vikimedia Komunejo:  Diocese of Shirak [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Prelatejo de la diocezo

Diocezo de Ŝirako (armene : Շիրակի թեմ Shiraki tem ), estas unu el la diocezoj de la Armena Apostola Eklezio kovranta la nordajn kaj mezajn partojn de la provinco Ŝirak de Armenio. Ĝi preskaŭ kovras 2 trionojn de la provinco, ĉar la sudaj urboj Artik, Maralik kaj iliaj ĉirkaŭaj vilaĝoj estas ekskluditaj.

La diocezo estis oficiale fondita la 31-an de aŭgusto 1920, per encikliko eldonita de Katolikoso Georgo la 5-a. La sidejo de la diocezo estas la Katedralo Sankta Dipatrino en Gjumri. La prelata konstruaĵo situas sur la strato Riĵkov proksime de la katedralo, en la centro de Gjumri.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

En la finaj tagoj de la Unua Respubliko de Armenio, la diocezo estis establita per encikliko de Katolikoso Georgo la 5-a la 31-an de aŭgusto, kio apartigis ĝin de la Ararata Pontifika Diocezo.[2]

La prelata konstruaĵo de la Diocezo de Ŝirak situas sur la strato Varpetac de Gjumri, proksime al la placo Vartananc . Ĝi estis projektita de Hovhannes Katĉaznuni kaj konstruita komence de la 20-a jarcento.

La 2-an de decembro 2012, la suda urbo Artik kaj la ĉirkaŭaj 23 vilaĝoj estis apartigitaj de la Diocezo de Ŝirak por formi la nove establitan Diocezon de Artik.

Nuntempe la diocezo havas 8 aktivajn preĝejojn sub sia jurisdikcio en la urbo Gjumri, kune kun multaj aliaj preĝejoj en la provinco Ŝirak.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Diocezo de Ŝirako. Arkivita el la originalo je 2014-03-18. Alirita 2020-09-15.
  2. Catholicos Gevorg Surenyants. Arkivita el la originalo je 2017-08-03. Alirita 2020-09-15.