Eŭropaj balotoj de 2009 en Francio
La eŭropaj balotoj de 2009 okazis la 7-an de junio 2009[1] en la distriktoj por eŭropaj balotoj de Francio.
Tiuj balotoj ebligis al la civitanoj de Eŭropa Unio loĝantaj en Francio elekti la 72[2] eŭropajn deputitojn, kiuj reprezentas Francion en la Eŭropa Parlamento por kvinjara parlamenta periodo (2009-2014).
Je la nacia nivelo, la listoj de Prezidenta Majoritato (Unuiĝo por Popola Movado (UMP) - Nova Centro (NC) - La Moderna Maldekstro (LGM)) gajnis 27,88 % de la esprimitaj voĉoj, kaj la simplan majoritaton de la sieĝoj (29 deputitoj el 72). Notindas ankaŭ historia antaŭiro de la ekologiistoj (16,3 % por Eŭropo Ekologio kaj 3,6 % por Sendependa Ekologiisma Alianco), kaj akcentita falo de la Socialisma Partio (PS) (16%) kaj de la Demokrata Movado (MoDem) (8,4%) kompare al la balotoj de 2004. La sindetena procento atingis rekordan nivelon, je 59,37 %[3].
Tiu tendenco estas samdirekta en la aliaj eŭropaj landoj : la dekstro restas majoritata en la Eŭropa Parlamento.
Disvolviĝo
[redakti | redakti fonton]En Francio, kiel difinite per leĝo, kaj kiel en plej multaj eŭropaj landoj, la baloto okazis dimanĉe la 7-an de junio, escepte en Sankta-Piero kaj Mikelono, Gvadelupo, Martiniko, Franca Gujano, Saint-Martin, Saint-Barthélemy kaj franca Polinezio, kie ili okazis ekde la 6-a de junio 2009 por eviti malinstigon en la teritorioj, kie la horloĝo antaŭas. La depono de la kandidatiĝoj okazis de la 11-a ĝis la 22-a de majo, kaj la oficiala kampanjo komenciĝis la 25-a de majo por finiĝi en la tago antaŭ la baloto, la 6-an de junio[4]. La eŭropaj deputitoj, kiuj reprezentas Francion estas elektitaj per unuvica plurnoma proporcia baloto, la sojlo por la disdono de la seĝoj inter la listoj estas 5 % de la esprimitaj voĉoj, laŭ la metodo de la plej forta averaĝo.
Por tiuj balotoj, 72 deputitaj seĝoj estis elektotaj en ok balotaj distriktoj.
.
Temas pri la sepa rekta universala baloto por elekti la eŭropajn deputitojn.
Deponitaj listoj
[redakti | redakti fonton]Fine de la oficiala deponperiodo, 161 listoj estis deponitaj al la ministerio pri enlandaj aferoj kaj 160 estis akceptitaj[5]. En eŭropaj balotoj, ĝis nun estas naŭ eŭropaj politikaj partioj oficiale adnoskitaj kaj subvenciataj :
- Eŭropa Libera Alianco (ALE) · Alianco por Eŭropo de Nacioj (AEN) · EUDemokratoj (EUD) · Eŭropa Demokratia Partio (PDE) · Eŭropa Liberala, Demokrata kaj Reforma Partio (ELDR) · Eŭropa Maldekstro (PGE) · Eŭropa Popola Partio (PPE) · Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj (PSE) · Eŭropa Verda Partio.
Ekstrema maldekstro
[redakti | redakti fonton]- Nova Kontraŭkapitalisma Partio (NPA) (eŭropa aniĝo : Eŭropa Kontraŭkapitalisma Maldekstro)
- Laborista Lukto (LO)
- Komunistoj (marksisma-leninisma partio de la eksa senatanino Franca Komunisma Partio (PCF) Rolande Perlican) anoncis liston en la sep metropolaj distriktoj[6]
Maldekstro
[redakti | redakti fonton]- Socialisma Partio (PS) (eŭropa aniĝo : Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj (PSE))
- Maldekstra Fronto (FG), iniciatita de la Franca Komunisma Partio (PCF) (eŭropa aniĝo : Eŭropa Maldekstro), kaj la Partio de Maldekstro, al kiu kuniĝis la 8-an de marto la Unuiga Maldekstro venanta de Nova Kontraŭkapitalisma Partio (NPA), poste la Alternativo Demokratio Socialismo (ADS) de Marcel Rigout, la Politika Movado pri Popola Edukado (M'PEP) de Jacques Nikonoff kaj la disidentoj de la Respublika kaj Civitana Movado (MRC) kunigitaj en Respubliko kaj Socialismo
- La 8-an de aprilo 2009, la Maldekstra Radikala Partio (PRG) rezignis pri aŭtonomaj listoj[7] post malsukceso trakti kun la Demokrata Movado (MoDem). Aktiva en la oficiala kampanjo (pro ekzisto de senata grupo), ĝi vokis al voĉdoni « blanke » kaj ne subtenis la socialismajn listojn[8].
- Ankaŭ la Respublika kaj Civitana Movado (MRC) decidis ne prezenti liston[9] kaj vokis al « blanka aŭ nula » voĉdono.
Ekologiistoj
[redakti | redakti fonton]- Eŭropo Ekologio (eŭropa aniĝo : Eŭropa Verda Partio) (Daniel Cohn-Bendit, La Verduloj, Eva Joly, José Bové, Yannick Jadot, Sandrine Bélier, François Alfonsi kaj Jean-Paul Besset), subtenitaj de la federacio Solidaraj Regionoj kaj Popoloj (R&PS, eŭropa aniĝo : Eŭropa Libera Alianco), kun subteno de Monica Frassoni kunprezidantino de Grupo de verduloj/ALE en la Eŭropa Parlamento
- Sendependa Ekologiisma Alianco[10] : Sendependa Ekologiisma Movado (MEI) de Antoine Waechter, Generacio Ekologio, Francio en Agado
- Eŭropo Malkresko[11] : komuna listo de Partio por Malkresko (PPLD) kaj Movado de Obĵetantoj de Kresko (MOC)
- La Tero aŭ Nenio[12] : listo nur en Francilia distrikto.
Regionistoj, aŭtonomistoj kaj sendependistoj
[redakti | redakti fonton]- Euskal Herriaren Alde[13] : listo de abertzale maldekstro (t.e. « patrioto » en vaska lingvo)[14], en kiu partoprenas Batasuna kaj proksimaj movadoj
- Vaska Naciisma Partio (EAJ-PNB) : listo nur en la sudokcidenta distrikto[15]
- Bretona Partio : listo nur en la okcidenta distrikto
Centro
[redakti | redakti fonton]- Demokrata Movado (MoDem) (eŭropa aniĝo : Eŭropa Demokratia Partio (PDE))
Dekstro
[redakti | redakti fonton]- Unuiĝo por Popola Movado (UMP), kun subteno de Nova Centro (NC)[16] (eŭropa aniĝo : Eŭropa Popola Partio), sed ankaŭ de malgrandaj movadoj kiaj La Moderna Maldekstro (LGM)[17] kaj La Progresistoj kies emblemoj aperas sur la balotaj flugfolioj apud tiuj de UMP[18]. La Radikala Partio ne estas distingita de UMP kvankam ĝi prezentas kandidatojn en elekteblaj pozicioj.
- La Nacia Centro de Sendependuloj kaj Kamparanoj (CNI) prezentis kvin aŭtonomajn listojn sub standardo « Utila Eŭropo ».
- Liberala Alternativo (AL)[19] anoncis per sia TTT-ejo listojn por kvin distriktoj (francilia, okcidenta, orienta, sudokcidenta kaj sudorienta), kun subteno de la Eŭropa Liberala, Demokrata kaj Reforma Partio (ELDR)[20]
- Movado por Francio (MPF) (Philippe de Villiers) aliancita al Ĉasado - Fiŝkaptado - Naturo - Tradicio (CPNT) (Frédéric Nihous), sub standardo de Libertas de la irlandano Declan Ganley (eŭropa aniĝo : Frakcio Sendependeco kaj Demokratio)[21],[22]
- Ekstaru La Respubliko (Nicolas Dupont-Aignan) (eŭropa aniĝo : EUDemokratoj)
- Reĝisma Alianco (AR) (ne reprezentata en la Eŭropa Parlamento)[23].
- Solidareco - Libereco, Justico kaj Paco, Kontraŭaborta partio, (ne reprezentita en la Eŭropa Parlamento) fondita en junio 2008, laŭ la modelo de ĝia itala homologo. Ĝi kandidatiĝis en du distriktoj (Francilia kaj sudorienta)[24]
Ekstrema dekstro
[redakti | redakti fonton]- Nacia Fronto (FN) (eŭropa aniĝo : asocio Euronat pro manko de grupo en la antaŭa Parlamento)
- Partio de Francio : disidentoj de Nacia Fronto, ĉirkaŭ Carl Lang, kies « Domo de la Vivo kaj de la Libereco » (Jean-Claude Martinez). Kuniĝis al ili Nacia Respublika Movado kaj Nova Popola Dekstro.
Aliaj
[redakti | redakti fonton]- Eŭropo Demokratio Esperanto (EDE) (ne reprezentata en la Eŭropa Parlamento), traeŭropa civitana movado, por la enkonduko de komuna lingvo[25], sin prezentis en du landoj (Francio kaj Germanio).
- Newropeans (ne reprezentata en la Eŭropa Parlamento) « traeŭropa civitana movado »[26]. Sin prezentis en tri landoj (Francio, Germanio kaj Nederlando) por demokratiigi la eŭropajn instituciojn
- Kuniĝo por Civitana Iniciato (RIC)[27] (ne reprezentata en la Eŭropa Parlamento). Tiu movado advokatas pri popoliniciata referendumo kaj prezentis listojn en kvin distriktoj. La listo prezentita en la francilia distrikto estis malvalidigita de la Ŝtata Konsilio pro neobeo al pareca regulo.
- La Humanisma Partio prezentis liston en la kvin distriktojn, eŭropaj ekvivalentoj prezentis listojn en Hispanio, Belgio, Portugalio kaj Hungario.
- Movado Rezistoj (ne reprezentita en la Eŭropa Parlamento), en la sudorienta distrikto (listo kondukita de Victor-Hugo Espinosa). La movado devis estis ankaŭ en la francilia distrikto (kondukata de la prezidanto, Daniel Richard) sed fine ne prezentis liston[28].
- Kanabo sen Limo[29] prezentis liston en la francilia distrikto kondukita de Farid Ghehiouèche. Partio favora al senpunigo de kanabo, kaj pli vaste de ĉiuj drogoj.
- Unuiĝo de Personoj[30] (ne reprezentita en la Eŭropa Parlamento) : fandiĝo de la Dekstra-Maldekstra Unuiĝo kaj de la Partio de Personoj estis en sep distriktoj.
- Kontraŭcionisma Listo : ne reprezentita en la Eŭropa Parlamento, lanĉita en 2009 de la humuristo Dieudonné M'bala M'bala. Ĝi deponis liston en la francilia distrikto.
- Listo « AĉetPovo - Senlaboreco - Taksoj - Enmigrado - Nesekureco - Entreprenistaĉoj - Detruo de ŝtata Servo. Kie estas la rompo ? Haltu », prezentita en la sudokcidenta distrikto[31], kondukita de Jean-Jacques Fanchtein. Tolera, humanisma, popola, naciisma dekstra listo[32]
- Elirinta por Rondiri (PFT)[33] : fantazia listo en la francilia distrikto.
- Listo « Civitaneco kaj Eŭropa Kulturo », en la francilia distrikto kondukita de André Locussol-Mascardi. Tiu listo celis plifortigi eŭropan civitanecon donante por ekzemplo pli da rimedoj por la kulturo[34].
- Listo « Por pli Fratecaj Francio kaj Eŭropo », en la francilia distrikto kondukita de Jean-Marie Julia. La celo de tiu listo estas la alveno de paco en la mondo, dank'al la evoluo de la franca ekstera politiko kaj aparte eŭropa. Kvankam la listo, konsistanta precipe el personoj kun tamila origino, estis kreita por alarmi pri la freŝdata milito kondukita de la registaro de Srilanko kontraŭ la terorisma grupo de la tamilaj Tigroj, faranta flankajn damaĝojn[35].
- Listo « Programo kontraŭ Malsolideco kaj Seksismo », kondukita en la distrikto Centra Masivo-Centro sub estrado de Nicole Pradalier, kies celo estus evoluigi pensmanieron por « homa progreso, bono de ĉiuj kaj planeda vivo »[36].
Rezultoj
[redakti | redakti fonton]Por la rezultoj, vidi la artikolojn pri la francaj distriktoj por eŭropaj balotoj.
Resumo je la nacia nivelo
[redakti | redakti fonton]Nombro | % Registritoj | % Balotintoj | |
---|---|---|---|
Registritoj | 44 282 823 | 100,00 | |
Sindetenoj | 26 290 662 | 59,37 | |
Balotintoj | 17 992 161 | 40,63 | |
Blankaj aŭ nulaj | 773 547 | 4,30 | |
Esprimitaj | 17 218 614 | 95,70 |
Rezultoj kaj konsekvencoj je eŭropa nivelo
[redakti | redakti fonton]Malgraŭ tre proksimaj rezultoj en Francio (UMP 28%, PS + Verduloj 33%), tiuj balotoj, ja markitaj per forta sindetena procento en la eŭropaj ŝtatoj, montris plej evidente la malsukceson, eĉ la popolan sankcion de la maldekstraj partioj (socialistismaj, komunismaj…) kaj atestas pri la fido de la balotantoj al la partioj dekstre sur la politika spektro.
Fakte, en la kvin grandaj eŭropaj landoj (Germanio, Unuiĝinta Reĝlando, Francio, Italio, Hispanio), ĉiuj dekstraj listoj (respektive Kristandemokrata Unio de Germanio (CDU), Konservisma Partio de Britio, Unuiĝo por Popola Movado (UMP), La Popolo de Libereco de Italio kaj Popola Partio de Hispanio) estis la unuaj en la balotoj[38]. En la Unuiĝinta Reĝlando, la partio de Gordon Brown, la Laborista Partio, malvenkis per katastrofa rezulto : ĝi ricevis nur 15,31 % de la voĉoj[39], nur triarange post la konservistoj kaj la Partio por Sendependeco de la Unuiĝinta Reĝlando (UKIP) (sendependistoj).
Ĝenerale, tiu baloto estis morda malsukceso por la tuta eŭropa maldekstro. La solaj landoj, en kiuj la Partio de Eŭropaj_Socialdemokratoj (PSE) venkis kontraŭ la partioj aniĝintaj al la Eŭropa Popola Partio (PPE) (dekstra), estas Malto (3 eŭropaj deputitoj kontraŭ 2), Danio (ankaŭ 3 eŭrodeputitoj kontraŭ 2), Ĉeĥio (7 kontraŭ 2) ; Svedio (5 kontraŭ 5), Estonio (1 kontraŭ 1) kaj Grekio (8 kontraŭ 8), oni observas egalecon inter la du majoritataj partioj en la Eŭropa Parlamento.
Eĉ sen la deputitoj de la Brita Konservisma Partio (alveninta unuarange en la balotoj) kiu, kondukita de David Cameron, decidis eliri el la Eŭropa Popola Partio (PPE), por alianciĝi kun la deputitoj de la pola partio Juro kaj Justeco kaj la ĉeĥaj liberaluloj, konstitigante la frakcion de la Eŭropaj Konservistoj kaj Reformistoj (CRE), PPE konfirmis sian politikan superecon laŭ frakasa maniero, kaj restas, kaj tio de 1999, la unua politika frakcio de la Parlamento kun 267 deputitoj el 736, for antaŭ PSE (159 deputitoj)[38]. Se la britaj deputitoj ne estis elirintaj el PPE, tiu lasta estus atingita 292 eŭrodeputitojn.
Komentoj
[redakti | redakti fonton]Rekorda sindeteno
[redakti | redakti fonton]Notinda estas la forta sindeteno, kiel por ĉiu eŭropa baloto. Tiel, ĝi progresas de 57,24 % ĝis 59,37 % de la registritoj, tio estas malgranda kresko kompare al la balotoj de 2004.
Ĉefaj instruoj de la balotoj
[redakti | redakti fonton]- Tiu baloto montris klaran trarompon de Eŭropo Ekologio, kiu duobligas la rezulton de la Verduloj okaze de la antaŭaj eŭropaj balotoj, kaj tiel tuŝsekvas PS, eĉ antaŭas ĝin en la francilia distrikto kaj la sudorienta distrikto.
- La prezidenta majoritato klare progresis kompare al 2004, eĉ se la partioj kun maldekstra sentiveco (PS, Eŭropo Ekologio, Maldekstra Fronto, NPA, LO), kun 45,31 % de la voĉoj, antaŭas la partiojn dekstraj sur la politika spektro (UMP, FN, Libertas, DLR), kiuj kune ricevis 40,78 % de la voĉoj. Inverse, tiu baloto montris severan malvenkon por PS kaj MoDem.
- Laŭ elektitoj, la dekstraj partioj gajnis ses seĝojn, kiam la maldekstraj perdis sep kaj la centraj kvin (Francio havas ses seĝojn malpli en la nova Parlamento).
Bilanco por ĉiu politika movado kaj polemikoj
[redakti | redakti fonton]- La prezidenta majoritato : neniu absoluta majoritato estis atingita post la unua vico ; la listoj de la prezidenta majoritato, kiuj arigis Unuiĝo por Popola Movado (UMP), Nova Centro kaj La Moderna Maldekstro, klare alvenis unuarange kunc 27,88 % de la esprimitaj voĉoj.
- La dekstro : la Socialisma Partio (PS) disfalis okaze de tiuj balotoj kaj troviĝis duarange, preskaŭ egala al Eŭropo Ekologio, je diferenco de nur 34 000 voĉoj. Ankaŭ ses eŭropaj homologoj suferis similan balotan malvenkon, sed ne kun sama amplekso. Maldekstra Fronto atingis rezulton iomete superan al tiu atingita de la solaj listoj de la Franca Komunisma Partio (PCF) en 2004, kaj gajnis kvar deputitojn (al kiuj aldoniĝis deputito de la Reunia Komunista Partio).
- La centro : Demokrata Movado (MoDem) atingis klare malpli ol Unuiĝo por Franca Demokratio (UDF) en 2004, aŭ ol François Bayrou en la prezidenta baloto de 2007. Ĝi estas antaŭita eĉ de Eŭropo Ekologio, kun kiu ĝi preskaŭ egalis en la opinisondoj. Tiuj lastaj estis antaŭviditaj tiun malkreskan tendencon.
- La ekstrema maldekstro : la freŝdata Nova Kontraŭkapitalisma Partio kaj Laborista Lukto atingis kune 6,08 % (6,2 % en metropola Francio[40]), t.e la plej bona rezulto el la Ekstrema Maldekstro je nacia nivelo, krom la prezidentaj balotoj. NPA atingis la majoritaton de la voĉoj de la ekstrema dekstro, kvankam la rezulto estis malsupera al tiu antaŭvidita de iuj opinisondoj, kaj ne akiris seĝon, same kiel LO, kiu atingis 1,20 % de la esprimitaj voĉoj.
- La aliaj dekstroj : la degaŭlismaj, suverenismaj aŭ naciismaj partioj, kiaj Ekstaru La Respubliko (DLR), Movado por Francio, Nacia Fronto (FN) kaj Partio por Francio forte malkreskis, je 12,91 % kune, iranta de dek al kvar seĝoj, el kiuj tri por FN. MPF, aliancita al Ĉasado - Fiŝkaptado - Naturo - Tradicio (CPNT) sub la standardo Libertas, ne sukcesis konfirmi sian surprizan rezulton de 1999, kiam ĝi estis aliancita kun Charles Pasqua. Ankaŭ FN perdis kelkajn ciferojn ; la skismo kondukita de Carl Lang kaj Jean-Claude Martinez ne malebligis la reelekton de Marine Le Pen en la nordokcidenta distrikto, kie ŝi superis la simbolan sojlon de 10 %, sed malpermesis renovigon de ĝia seĝo en la sudokcidenta distrikto. DLR, la juna respublika kaj degaŭlisma movado de la deputito Nicolas Dupont-Aignan, atingis preskaŭ 2 % de la voĉoj.
- La aliaj ekologiistoj : Sendependa Ekologiisma Alianco, kun pli ol 3,6 % de la voĉoj, rangis je la 9-a pozicio, kio estas relativa surprizo. La tuto de la ekologiismaj voĉoj atingas do preskaŭ 20 % de al esprimitaj voĉoj.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La 6-an de junio en franca Polinezio, en Sankta-Piero kaj Mikelono, en Gvadelupo, en Martiniko, en Franca Gujano, en Saint-Barthélemy kaj en Saint-Martin.
- ↑ Fakte, la traktato de Lisbono, malfrue ratifita, en novembro 2009, donis du pliajn deputitojn al Francio. Tiuj lastaj deputitoj devis esti elektitaj de la nacia Asembleo en januaro 2010, sed la registaro proktrastis tiun baloton, pro la certa opozicio de la Eŭropa Parlamento al tiu konstestita proceduro.
- ↑ UMP unue, Verduloj kaj PS egale, MoDem postlasita (france) (la 8-an de junio 2009). Alirita la 1-an de januaro 2014.
- ↑ Dekreto n° 2009-456 de la 23-a de aprilo 2009 pri voko al la balotantoj pri elekto de reprezentantoj al la Eŭropa Parlamento
- ↑ La Ŝtata Konsilio malvalidigis unu liston pro ne obeo al la pareca regulo : la Kuniĝo por Civitana Iniciato (RIC) en Francilio, kun listo, kiu enhavis 14 kandidatojn kaj 12 kandidatinojn. Fonto : gazeto Le Monde de la 29-a de majo 2009, p. 11
- ↑ Komunistoj, nacia Konsilio de la 4-a de aprilo 2009[rompita ligilo]
- ↑ Gazeto Le Monde de la 9-a de aprilo 2009, decido de la rega komitato de PRG.
- ↑ Gazeto Le Figaro de la 28-a de majo 2009, « PRG, fantomo de leŭropaj balotoj, vokas al blanka voĉdono », p. 6.
- ↑ Kial MRC ne kuniĝis kun Maldekstra Fronto. Marianne (la 25-an de marto 2009). Arkivita el la originalo je 2009-03-28. Alirita la 27-an de marto 2009.
- ↑ Anonco sur la TTT-ejo de MEI. Arkivita el la originalo je 2008-05-12. Alirita 2014-04-06.
- ↑ Site du mouvement
- ↑ TTT-ejo de la movado
- ↑ www.bozkaabertzale.eu. Arkivita el la originalo je 2020-12-30. Alirita 2021-08-12.
- ↑ www.eitb.com[rompita ligilo]
- ↑ www.eaj-pnb.eu[rompita ligilo]
- ↑ Gazeto "Le Figaro", la 26-an de decembro 2008
- ↑ Gazeto "Le Figaro", la 17-an de januaro 2009
- ↑ Flugfolioj de UMP[rompita ligilo]
- ↑ Anonco sur la TTT-ejo de AL
- ↑ « Liberala Alternativo ricevas subtenon de ELDR », TTT-ejo de AL, la 6-an de majo 2009
- ↑ Gazeto "Le Monde", la 1-an de aprilo 2009
- ↑ Anonco sur la TTT-ejo de MPF. Arkivita el la originalo je 2008-12-17. Alirita 2014-04-06.
- ↑ TTT-ejo de AR. Arkivita el la originalo je 2009-05-01. Alirita 2014-04-06.
- ↑ Anonco sur la TTT-ejo de Solidareco Francio. Arkivita el la originalo je 2008-11-12. Alirita 2014-04-06.
- ↑ TTT-ejo de kampanjo de EDE
- ↑ TTT-ejo de Newropeans. Arkivita el la originalo je 2012-01-03. Alirita 2014-04-06.
- ↑ TTT_ejo de RIC
- ↑ Rezistoj, nova politika movado kondukita de Daniel Richard. Arkivita el la originalo je 2014-04-08. Alirita 2014-04-06.
- ↑ TTT-ejo de Kanabo sen Limo
- ↑ TTT-ejo de Unuiĝo de Personoj
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-06-06. Alirita 2014-04-06.
- ↑ Okazo por "senbridiĝi" ?
- ↑ Oficiala TTT-ejo de PFT.. Arkivita el la originalo je 2009-05-03. Alirita 2014-04-06.
- ↑ Prezento de la listo Civitaneco kaj Eŭropa Kulturo. Arkivita el la originalo je 2009-05-15. Alirita 2014-04-06.
- ↑ Pli Fratecaj Francio kaj Eŭropo
- ↑ Blogo de la « movado »
- ↑ Alianco de Transmaroj, unuiga listo ariganta partiojn de la transmara liberala maldekstro (Reunia Komunisma Partio, Martinika Demokratia Kuniĝo, inter aliaj), sin prezentis nur en la transmara distrikto. Ĝi ricevis eksplicitan subtenon de Maldekstra Fronto (FG), kiu inverse prezentis listojn nur en metropola Francio.
- ↑ 38,0 38,1 Rezultoj de la eŭropaj balotoj de 2009[rompita ligilo]
- ↑ Rezultoj de la eŭropaj balotoj de 2009 en la Unuiĝinta Reĝlando
- ↑ La ekstreme maldekstraj partioj ne prezentis liston en la transmara distrikto, konsiderante ke ili estis « kolonioj ».
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Membroj de la Eŭropa Parlamento elektitaj en Francio, 7-a periodo
- Francaj distriktoj por eŭropaj balotoj
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Eŭropaj balotoj de junio 2009 sur la TTT-ejo de la Eŭropa Parlamento
- Definitivaj rezultoj sur la TTT-ejo de la ministerio pri enlandaj aferoj
- « Mallongaj sciigoj de Eŭropo », Acrimed, la 16-an de junio 2009
|
|
|