- Ne konfuzu tiun-ĉi verkaĵon kun la pli frua enciklopedio angle titolata Jewish Encyclopedia kaj samtempa, same anglalingva, enciklopedio titolata Encyclopaedia Judaica.
La Encyclopedia of Judaism (angle por "Enciklopedio de Judismo") estas 3-voluma anglalingva enciklopedio pri la nuntempaj juda popolo kaj judismo, kovranta diversajn areojn de la nuna juda mondo kaj civilizo. Ĉefaj eldonantoj estas Jacob Neusner, Alan J. Avery-Peck kaj William Scott Green. La publikaĵo de sume 1592 paĝoj origine publikiĝis en junio 1999. Ĝi eldoniĝis ankaŭ en formo de lumdiskego.
La usona faka publikaĵo Library Journal recenzis la enciklopedion sekve:
|
| „ Por tiu-ĉi trivoluma enciklopedio, internacia aro de konataj religiaj studaj akademiuloj produktis 115 eseojn kaj artikolojn pri judismo. Kvankam la verko celas akademian legantaron kaj la du-kolumna aranĝo povas aperi timiga al la hazarda trafoliumanto, legantoj (ĉu judaj aŭ ne) estimos la profundecon de pensado kaj esplorado. La artikoloj, kiuj ampleksas de malmultaj ĝis 15 paĝoj, tuŝas multajn nuntempajn temojn, ekz. la artikolo pri medicina etiko fokusigas la diskuton ĉirkaŭ beboj el laboratoria koncipo. Ekzistas ankaŭ detala diskuto de konceptoj kiaj monoteismo aŭ kredoj kaj modernaj judaj movadoj kiel reformisma judismo. Ĉiu artikolo estas subskribita kaj havas notojn por plua legado kaj esplorado. Akademiaj bibliotekoj kaj grandaj publikaj bibliotekoj servantaj judan klientaron nepre konsideru tiun enciklopedion, kvankam ĝi ne estas anstataŭaĵo por la 16-voluma Encyclopaedia Judaica.[1] ” | — Paul M. Kaplan, Library Journal, 1999 |
|