Esperanta antologio
Esperanta Antologio | ||
---|---|---|
Aŭtoro | diversaj | |
Eldonjaro | 1958 | |
Eldoninto | Eldonejo Stafeto | |
ISBN | 9290170301 | |
Esperanta Antologio estas antologio de poemoj en Esperanto preparita de la brita esperantisto William Auld.
Celo[redakti | redakti fonton]
|
Eldonoj[redakti | redakti fonton]
Unue publikigita de Stafeto en 1958, kun la subtitolo Poemoj 1887-1957, ĝi iĝis poste lanĉita en dua eldono de UEA, reviziita kaj plikompletigita, en 1984, kun la subtitolo Poemoj 1887-1981.
Enhavo[redakti | redakti fonton]
Laŭ la postparolo de William Auld en la lasta eldono (majo 1982), « Tiu ĉi antologio enhavas 706 poemojn de 163 poetoj el 35 landoj de ĉiuj kvin kontinentoj — kaj tio prezentas nur tre malgrandan onon de nia tuta poezio ». Tiu postparolo de Auld kaj 36 paĝoj da biografiaj notoj finas la verkon. Ĝi estas ilustrita bindlibro kaj ero n-ro 1 de la Jubilea Kolekto de UEA.