Hrušová

Hrušová
municipo
Kapelo de La plej sankta Triunuo sur vilaĝplaco en Hrušová
Oficiala nomo: Hrušová
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Vysoké Mýto
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Rivero Loučná
Situo Hrušová
 - alteco 286 m s. m.
 - koordinatoj 49° 54′ 35″ N 16° 11′ 46″ O / 49.90972 °N, 16.19611 °O / 49.90972; 16.19611 (mapo)
Katastro 6,07 km² (607 ha) Hrušová
Loĝantaro 403 (2024)
Denseco 66,39 loĝ./km²
Unua skribmencio 1167
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 565 55
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 580341
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Hrušová
Retpaĝo: www.hrusova.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Vilaĝo Hrušová situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, ĉe ŝoseo n-ro 35 inter Vysoké Mýto kaj Litomyšl, 5 km sudoriente de Vysoké Mýto. Vivas ĉi tie 403 loĝantoj (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Džbánov, Javorník, Tisová, Cerekvice nad Loučnou, Vysoké Mýto kaj Bučina.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua historia mencio pri Hrušová estas en akto de reĝo Vladislav la 1-a el la jaro 1167, per kiu li privilegias premonstratan monaĥejon en Litomyšl. Interalie estas dirite: "...mi donas ankaŭ Hrušová kun rivero Trstenice ĝis Ples kaj arbaron, kiu nomiĝas Mokřenice..."

En la jaro 1812 estis konstruita "imperiestra ŝoseo", kiu post ŝanĝoj kreas nuntempan ŝoseon n-ro 35. La vilaĝplaco estis regulita per nuligo de fiŝlagetoj, ebenigo de tereno kaj enplantigo de nun ankoraŭ ekzistanta tilia aleo. En la jaro 1866 estis konstruita lernejo kaj en 1880 loka fervoja linio inter Choceň kaj Litomyšl.

En la unuan mondmiliton soldatiĝis 107 viroj el tiamaj 540 loĝantoj de la vilaĝo, falis 24 el ili kaj 12 estis grave vunditaj.

En la jaro 1989 Hrušová estis administrative vicigita en urbon Vysoké Mýto, sed jam post tri jaroj la vilaĝo ree memstariĝis.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869486
1880567
1890551
1900504
1910533
1921548
JaroLoĝantoj
1930671
1950452
1961434
1970378
1980358
1991321
JaroLoĝantoj
2001312
2014332
2016338
2017344
2018361
2019362
JaroLoĝantoj
2020375
2021368
2022393
2023400
2024403

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kapelo[redakti | redakti fonton]

Kapelo de Plejsankta Triunuo estis konstruita en la jaro 1839 en klasikisma stilo. Ĝi estas oblonga kun mallonga navo kaj rondigitaj anguloj, kun duoncirkle fermita presbiterejo. Super la navo estas sanktusturo, en niĉoj en la fronto estas statuoj de Sankta Johano Nepomuka kaj Sankta Venceslao. La navo kaj presbiterejo estas volbitaj per plataĵoj en zonoj.

La ekipaĵo estas samtempa. La ĉefaltaro estas klasikisma kolona kun statuoj de Sanktaj Petro kaj Paŭlo kaj bildo de Kronado de Sankta Maria, flankan altaron ornamas bildo de Sankta Maria de Knířov. La predikejo estas ankaŭ klasikisma de cilindra tipo.

Sokolejo kaj komunuma domo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo fieras per Komunuma domo kaj estinta Sokolejo (gimnastejo). Post multaj frenezaj diskutoj ili estis konstruitaj laŭ planoj de J. Šantrůček en la jaro 1937.

Muelejo[redakti | redakti fonton]

Muelejo n-ro 32 estis konstruita en la jaro 1839 en klasikisma stilo.

Bienoj[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo havas regulan oblongan vilaĝplacon kaj bone konservitajn klasikismajn bienojn, aparte:

  • n-ro 10 estas el la fino de 18-a jarcento
  • n-ro 22 kaj n-ro 28 devenas el la unua duono de 19-a jarcento
  • n-ro 50 estis konstruita en la jaro 1861

Kalvario[redakti | redakti fonton]

Kalvario estas sabloŝtona statuaro datita 1839.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]