Hua Guofeng

Hua Guofeng
Persona informo
华国锋
Naskonomo 苏铸
Naskiĝo 16-an de februaro 1921 (1921-02-16)
en Jiaocheng County
Morto 20-an de aŭgusto 2008 (2008-08-20) (87-jaraĝa)
en Pekino
Religio ateismo vd
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Komunista Partio de Ĉinio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Hua Guofeng
Infanoj 4
Profesio
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Su Zhu (ĉine 苏铸, pinjine: Sū Zhù; naskiĝis la 16-an de februaro 1921, mortis la 20-an de aŭgusto 2008), pli bone konata laŭ militnomo Hua Guofeng (ĉine 華國鋒华国锋, pinjine: Huà Guófēng), estis nomumita daŭriganto de Mao Zedong kiel plej alta ŝtatestro de Ĉinio kaj prezidanto de la Komunista Partio de Ĉinio.

Li estis regiona funkciulo en Hunano inter 1949 kaj 1971, kaj iĝis estro de la partio en la provinco dum la lastaj etapoj de la Kultura Revolucio. Hua estis altigita al nacia stabanaro komence de 1976, kaj estis konata pro sia fideleco al Mao. Post la morto de Zhou Enlai en Januaro de 1976, Hua transprenis la lokon de Zhou kiel ĉefministro de la Popola Respubliko Ĉinio. Post la morto de Mao kaj la disfalo de la Bando de la Kvar, Hua fariĝis la estro de la Komunista Partio de Ĉinio kaj de la Centra Milita Komisiono. Hua estis la ununura estro en Ĉinio kiu havis samtempe la plej altan postenon de la Komunista Partio, de la Ŝtata Konsilio kaj de la Centra Milita Komisiono.

La 6-an de oktobro 1976, Hua finis la Kulturan Revolucion kaj eligis la membrojn de la poste nomita Bando de la Kvar el politika povo per puĉo. Li efektivigis moderajn reformojn kaj inversigis kelkajn ekstremajn farojn de la Kultura Revolucio. Tamen pro sia insisto pri la linio de Maoismo, ankaŭ li mem estis elpostenigita en decembro 1978 fare de Deng Xiaoping, pragmatisma reformisto, kiu devigis Hua al frua retiriĝo. Li estas rememorita kiel transira figuro en moderna politika historio de Ĉinio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Prezidanto de la Komunista Partio de ĈinioPoste:
Mao ZedongPrezidanto de la Komunista Partio (1976–1981)Hu Yaobang
Antaŭe:Ĉefministro de Ĉina Popola RespublikoPoste:
Zhou Enlai1976–1980Zhao Ziyang