Joachim Schubart
Joachim Schubart | |
---|---|
Persona informo | |
Nomo | Joachim Schubart |
Dato de naskiĝo | 5-a de aŭgusto 1928 |
Naskiĝloko | Berlino |
Aĝo | 96 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | astronomo |
Geografio | |
Ŝtato | Germanio |
Familio | |
Frato | Hermanfrid Schubart [+] |
Lingvoj | |
Parolata lingvo | germana lingvo [+] |
Portalo pri Homoj | |
Joachim Schubart (naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1928 en Berlino) estas germana astronomo Li estas rigardita kiel plej bona europa fakulo pri ĉiela mekaniko.
Li studis en la Humboldt-Universitato en Berlino kaj en la observatorio de Babelsberg (nun, Astrofizika Instituto de Postdam). Li ricevis sian diplomon en 1952. Li laboris en la Observatorio de Sonneberg kaj, ekde 1961 en la Astronomisches Rechen-Institut de Berlino.
Liaj laboroj temas pri la orbita resonanco 2:3 de la asteroidoj de la Hilda grupo.[1]
Li kalkulis pli precizan mason de Tero kaj de la planedetoj Cereso kaj 2 Palaso, kaj studis la terrenkontajn asteroidojn 1627 Ivaron, 1221 Amoron kaj 69230 Hermeson. Liaj antaukalkuloj, ekzaktaj sur temposkaloj de pluraj jarcentoj, permesis retrovi la kometon 55P/Tempel-Tuttle, fonto de la meteorfluo de la Leonidoj.
Li malkovris du asteroidojn, kaj la asteroido 1911 Schubart ricevis lian nomon.
2000 Herschel | 29-a de julio 1960 | Sonneberg | |
4724 Brocken | 18-a de januaro 1961 | Tautenburg | kun Cuno Hoffmeister |
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- germane Slipo de J. Schubart Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine