Kanino

Tio ĉi estas artikolo pri dento. Se vi volas artikolon pri la makedona vilaĝo, alklaku ĉi tie.

Kaninoj (sinonimo: kojnodentoj; latine: dentes canini) estas dentoj, kiuj situas en la mamula dentaro inter la tranĉodentoj kaj premolaroj. Ilia dentokrono ĝenerale estas pintohava.

La kaninoj

La kanino de la homo finiĝas pinte, la facia (vestibla) surfaco de la dento estas konveksa, la surfaco de la langa flanko estas konkava. La radiko estas longa, duflanke platigita. Homo havas kvar kaninojn, po du en la supra kaj la suba makzelo, dekstre kaj maldekstre.

Homaj kaninoj en dentaro (ruĝaj)

La suprajn kaninojn oni ankaŭ nomas okuldentoj.

Afrika elefanto en Kenjo.

Daniel Moirand en sia listo de proponitaj vortoj por sia traduko de La Libro de la mirindaĵoj de Marko Polo proponas la vorton "tusko" laŭ anglalingva ekvivalento por la elefantaj dentegoj, fonto de la eburo.[1]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Marko Polo, La Libro de la mirindaĵoj, aŭ La priskribo de la mondo, traduko, notoj, antaŭparolo, epilogo kaj postparolo de Daniel Moirand, publikigis UEA, Rotterdam, 2001 (Serio Oriento-Okcidento, n-ro 34, 445 paĝoj, p. 57) ISBN = 92-9017-075-1