Kornélia Bokor

Kornélia Bokor
Persona informo
Naskiĝo 22-an de februaro 1931 (1931-02-22)
en Döbörhegy
Morto 27-an de januaro 1980 (1980-01-27) (48-jaraĝa)
en Szentendre
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Arta Universitato Moholy-Nagy Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo oraĵisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Kornélia Bokor, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bokor Kornélia estis hungara tekstilartisto, oraĵisto, emajlisto. Ŝia geedziĝa nomo estis Engelsz Józsefné [engels jOĵefnE].

Kornélia Bokor[1] naskiĝis la  22-an de februaro 1931(nun 1931-02-22) en Döbörhegy, ŝi mortis la 27-an de januaro 1980 en Szentendre.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kornélia Bokor akiris diplomon en Industriarta Altlernejo en 1954. Post la diplomo ŝi estis artisto en tekstilaj uzinoj ĝis 1963, poste ŝi estis oraĵisto-emajlisto pro sanafero. Ŝi vivis kaj kreis en Szentendre, dum ŝi kreis grandajn emajlaĵojn plejparte por interno de la publikaj konstruaĵoj. Ankaŭ ŝiaj juveloj havis signifan artan valoron. Ŝi faris ringojn kaj braceletojn kun kombinaĵoj de juvelŝtonoj kaj metaloj, kiujn ŝi unue ekspoziciis en 1967. Ŝi ricevis 2 premiojn en 1969, poste unun en 1976.

Ŝiaj elektitaj artaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • ornamaĵo en akcepta halo de la hungara ambasadorejo en Brazilo
  • ornamaĵo en komuna ĉambrego de hotelo en Hévíz

Ŝiaj elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.