Kralice na Hané estas kampurbo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Prostějov en Regiono Olomouc. Vivas ĉi tie 1 690 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Biskupice, Vrbátky, Hrdibořice, Čehovice, Hrubčice, Prostějov kaj Bedihošť.
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1225. Poŝto en la municipo estis fondita la 18-an de majo 1887. Ekde la 23-a de januaro 2007 estis al la municipo redonita statuso de kampurbo.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 1 221 |
---|
1880 | 1 310 |
---|
1890 | 1 350 |
---|
1900 | 1 359 |
---|
1910 | 1 450 |
---|
1921 | 1 434 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 1 521 |
---|
1950 | 1 399 |
---|
1961 | 1 457 |
---|
1970 | 1 428 |
---|
1980 | 1 402 |
---|
1991 | 1 327 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 1 402 |
---|
2014 | 1 502 |
---|
2016 | 1 555 |
---|
2017 | 1 607 |
---|
2018 | 1 658 |
---|
2019 | 1 689 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 1 706 |
---|
2021 | 1 657 |
---|
2022 | 1 681 |
---|
2023 | 1 697 |
---|
2024 | 1 690 |
---|
- Preĝejo de Ĉielpreno de Virgulino Maria
- Dia torturo
- Statuaro de sankta Johano Nepomuka
- Statuoj de sanktaj Petro, Paŭlo, Anna, Antonio de Padovo, Ĉefanĝelo Mikaelo kaj Anĝelo Gardanto
Katastre la teritorio de la municipo konsistas el du katastraj teritorioj: Kralice na Hané kaj Vitonice na Hané. La ĉefa parto de Kralice estas dume kunkreskinta kun Vitonice en unu tutaĵon. Sed en randaj partoj de la katastra teritorio Kralice na Hané troviĝas pluaj urbanismaj tutaĵoj:
- Kralický Háj, proksimume 2 km okcidente de Kralice; tio estas fakte parto de industria zono oriente de urbo Prostějov, kaj
- Kraličky, kio estas vilaĝo proksimume 2 km norde de Kralice, senpere ĉe ĝi estas ankaŭ fervoja haltejo Kraličky.
Partoj de kampurbo Kralice na Hané (2) |
---|
|
|