Kvazaro
Kvazaroj estas tre foraj kaj fortaj fontoj de energio, supozeble enormaj nigraj truoj kiuj voras tutajn stelojn en la centro de galaksio. La unua kvazaro estis malkovrita en 1963, kaj nun oni konas kelkmilojn da kvazaroj.
Etim.: angla quasar (quas[i stell]ar), (estas) "kvazaŭ stela".
La kvazaro kiel gravita lenso
[redakti | redakti fonton]La kvazaro povas ankaŭ efiki kiel gravita lenso. Laŭ simpla nescienca priskribo oni povas vidi la gravitlensan objekton kaj, centre, dekstre kaj maldekstre, plurajn kvazarojn, sed ili estas nur unu kvazaro. La objekto en la centro estas pli proksima kaj la kvazaro estas malproksima. Laŭ prelego en (Naturesplora societo en Zuriĥo (NGZH)) oni povis mezuri multajn datenojn kaj oni scias ke oni havas nur unu kvazaron en tia ekzemplo.
Trovo de nova planedo per la metodo de gravita lenso
[redakti | redakti fonton]Oni povas ankaŭ mezuri aliajn datumojn kaj oni trovis surprize kun la datumoj kaj la scienca sistemo de gravita lenso ankaŭ novajn planedojn.
Kvalito de "objektoj" en Universo
[redakti | redakti fonton]En nescienca priskribo ĉirkaŭ 4-5% de "objektoj" estas "lumo" kaj energio, ĉirkaŭ 25% estas materio kun konata kvalito, sed ĉirkaŭ 60-70% de "objektoj" estas "malhela materio". La malhela materio estas materio kun nekonata kvalito. La estonta esplorado eble helpas trovi la kvaliton de tia malhela materio.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- prelego gravitaj lensoj : Metodo pri esplorado de malhela paĝo de Universo Arkivigite je 2010-10-09 per la retarkivo Wayback Machine prelego de 11 oktobro 2010 Prof. J. de Fizika Instituto de Universitato de Zuriĥo
- pri gravita lensoj kaj la serĉo por ekstrasolaraj planetoj[rompita ligilo] - en germana lingvo, jaro 2006)