Lampião

Lampião
Persona informo
Naskiĝo 7-an de junio 1897 (1897-06-07)
en Serra Talhada, Pernambuko
Morto 28-an de julio 1938 (1938-07-28) (41-jaraĝa)
en Poço Redondo, Serĝipo
Mortokialo Pafvundo Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Brazilo Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Maria Bonita (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infano Expedita Ferreira (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo rabisto
kangaso Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Lampião
Lampião

Lampião (nomo kiu signifas lampiono) estas kromnomo de Virgulino Ferreira da Silva, plej fama estro de privatmilitistoj de Brazilo. En tiu lando dum 19-a kaj 20-a jarcento estis oftaj la grupoj de Cangaceiros kaj Jagunços, privatmilitistoj pagitaj de Coronéis (pluralo de Coronel, laŭvorte "kolonelo"; lokaj senjoroj kaj terposedantoj). La Jagunços (/ĵagunsoz/) luktis laŭpage aŭ pro fideleco al sia Coronel (/koroneŭ/). La Cangaceiros (/kangaseiroz/) ne nur luktis laŭpage, sed ankaŭ disrabis vilaĝojn propavole.

Pupoj de Lampião kun sia edzino

Lampião, "La Reĝo de Cangaço", naskiĝis en 1898 en Serra Talhada, Pernambuko, Brazilo. Li lernis nur dum tri monatoj, sufiĉe por akiri la skribadon, kiel estis ofte en tiu tempo. En 1917 li eniris en privatmilitgrupon de Senhor Pereira. Ĉiam li komprenis la privatmilitecon kiel profesion aŭ negocon.

Li servis al fama industriisto Delmiro Gouveia, kiu konstruis la unuan hidroelektrejon en Brazila Nordoriento, kaj al José Pereira Lima, loka senjoro de vilaĝo Princesa, en Paraibo, kiu eĉ deklaris siaj dominojn kiel sendependan landon dum kelkaj monatoj en 1930. Lapião ricevis la postenon "kapitano de Nacia Gvardio" de Pastro Cícero por kontraŭbatali komunistan ribelon en 1920-jaroj.

Post 1930, kiam centra estraro de Brazilo ekprovis eliminon de lokaj sinjoroj, Lampião estis severe persekutita de oficialaj militfortoj kaj mortis la 28-an de julio 1938, kune kun sia edzino kaj 10 el siaj batalistoj. Lia kapo, kaj de siaj kunuloj, estis detranĉitaj kaj eksponitaj en policejo ĝis ĉirkaŭ 1970, laŭ tiama brazila moro.

Oni kalkulas, ke inter 1917 kaj 1938 estis kaptitaj kaj mortigitaj 600 el liaj batalistoj.

Kultura signifo

[redakti | redakti fonton]

Legendoj miksiĝis al veraj historioj pri Lampião en brazila folkloro kaj li iĝis populara heroo. Estas multaj artaĵoj faritaj de popularaj artistoj, skulptaĵoj, pentraĵoj, ktp. pri li. Ankaŭ estas sennombro de popularaj poemoj pri Lampião, eĉ lia edzino estis komparita al HelenoRoksano en popolmuziko "Mulher nova bonita e carinhosa faz o homem gemer sem sentir dor" (Juna, bela kaj karesa virino iĝis ke viro ĝemu sen doloro).

En grupo de Lampião, estis multaj poetoj, kaj ofte li estis omaĝita per poemoj kaj promovis konkursojn de poezio. Lampião mem ankaŭ estis poeto kaj verkis kanzonon "Mulé Rendeira" (Puntistino):

Refreno: Olé mulé rendeira;
Olé mulé rendá
Tu me ensina a fazer renda
Que eu te ensino a namorar

Lampião desceu a serra
Ele veio pra dançar
As meninas de Pesqueira
Vieram lhe namorar

(Refreno)

Traduko:

"Ho, puntistino
Ho, puntvestita virino
Vi instruos al mi puntfaradon
Kaj mi instruos al vi amidumon
"

"Lampião malsupreniris montaron
Li venis por dancado
La knabinoj de Pesqueira
Venis por amidumi lin"

Lampião ankaŭ estis kudristo kaj kudris tre artajn vestaĵojn kaj ĉapelojn, kiel ni povas vidi en fotoj. Krom poezio, muziko kaj kudristarto, la grupo de Lampião kreis la baleton xaxado kiu reprezentas la terlaboron. Aliaj artoj tre ŝatataj de Lampião kaj siaj kunuloj estis fotografion kaj ksilogravuron.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]