Marakajbo
Marakajbo | |||
---|---|---|---|
urbo urbego vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 4001 a 4046 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 551 539 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 1 114 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 10° 38′ N, 71° 38′ U (mapo)10.633333333333-71.633333333333Koordinatoj: 10° 38′ N, 71° 38′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 6 m [+] | ||
Areo | 1393 km² ( 139 300 ha) [+] | ||
Horzono | UTC-04:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Maracaibo [+] | |||
Marakajbo (hispane Maracaibo) estas milionurbo, universitata urbo kaj ĉefurbo de la subŝtato Zulia en Venezuelo kaj la dua plej granda urbo de la lando. Ĝi havas ĉirkaŭ 3,95 milionojn da loĝantoj, kaj estas la centro de la plej grava ekonomia regiono.
Loknomo
[redakti | redakti fonton]La loknomo Maracaibo ŝajnas deveni el Maraca (serpento) + Iwo (loko) en la indiĝena arawaka lingvo. Aliaj diras ke ĝi povas deveni el Maracay (Akrobata tigro-kato) + Bo (piedo) en la indiĝena lingvo rilata al Tupi-Guarani.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Marakajbo troviĝas sur ebenaĵo en la nordokcidenta parto de la lando laŭ marbordo en golfo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Marakajbo estis fondita en la jaro 1529 fare de germano Ambrosio Alfinger, ĉe la okcidenta bordo de la samnoma lago. En 1699 Henry Morgan atakis Marakajbon. La urbo estas grava naftoproduktanto ekde 1914.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Marakajbo havas internacian flughavenon kaj gravan havenon. En la urbo metroo, aŭtobusoj kaj etaŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. En 1962 ponto konstruiĝis 8.7 kilometrojn longa.
Klimato
[redakti | redakti fonton]En Marakajbo la temperaturo estas konstante ĉirkaŭ 30 °C, sed rekorde oni mezuris 41 kaj 18 °C-ojn.
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]- Bremen, Germanio
- Durban, Sud-Afriko
- Honolulu, Usono
- New Orleans, Usono
- Ploieşti, Rumanio
- San-Juano (Porto-Riko), Portoriko
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://maracaibo-zulia.gov.ve/portal-alcaldias Arkivigite je 2006-02-26 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.panodi.com Arkivigite je 2020-06-03 per la retarkivo Wayback Machine
- http://earth-info.nga.mil/gns/html/cntry_files.html Arkivigite je 2012-08-23 per la retarkivo Wayback Machine
- Maracaibo en Internet (Marakajbo per Interreto) (hispane)