Maria Esther Bueno

Maria Esther Bueno
Persona informo
Naskiĝo 11-an de oktobro 1939 (1939-10-11)
en San-Paŭlo
Morto 8-an de junio 2018 (2018-06-08) (78-jaraĝa)
en San-Paŭlo
Mortokialo Lip and oral cavity carcinoma (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj portugala
Loĝloko San-Paŭlo
Ŝtataneco Brazilo Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo tenisisto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://www.mariabueno.org
vdr

Maria Esther BUENO (naskiĝinta la 11-an de oktobro 1939, mortinta la 8-an de junio 2018) estis eksa mondfama profesia tenisistino el Brazilo.

Dum 20 jaroj da profesia tenisludado en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj, ŝi gajnis 585 internaciajn titolojn, inklude trifoje sole (1959, 1960 kaj 1964) kaj kvarfoje duope (1960, 1963, 1965 kaj 1966) en la renoma brita turniro de Wimbledon. Sume ŝi gajnis 19 titolojn de la kvar tutmonde pintaj tenisturniroj, nomataj Granda Ŝlemo (sep en virinaj unuopaĵoj, 11 en virinaj duopoj, kaj unu en miksduopoj).

memoriga statuo pri ŝi en San-Paŭlo

Tio igas ŝin la plej sukcesa sudamerika virina tenisisto en la historio, kaj la sola sudamerikanino, kiu iam gajnis la turniron de Wimbledon. En 1960, Bueno fariĝis la unua virino kiu sukcesis pri gajni ĉiujn kvar Grandŝlemajn tenisturnirojn de tiu jaro, tri el ili kun Darlene Hard kaj unu kun Christine Truman.

Bueno estis la jarfina numero unu rangigita virina ludanto en 1959 kaj 1960 kaj estis konata pro ŝia gracia ludmaniero.