La Metroo de Daejeon (koree대전도시철도) estas metroo en Daejeon, Sud-Koreio, funkciigata fare de "Daejeon Metropolitan Express Transit Corporation" (DjeT, aŭ Daejeon Metro). La unulinia metroreto unue malfermiĝis en 2006 kun 12 stacioj. La linio estis plilongigita en 2007 kaj ĝi nun konsistas el 22,74 km longa itinero kun 22 stacioj.