Ministerio pri eksteraj aferoj (Francio)


Ministerio pri eksteraj aferoj
Ministère des Affaires étrangères
emblemo
ministerio de Francio
ministerio pri eksteraj aferoj Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1547 (subministerio)
1789 (ministerio pri eksteraj aferoj aŭ eksteraj rilatoj)
Geografia situo 48° 51′ 44″ N, 2° 18′ 58″ O (mapo)48.8622372.316077Koordinatoj: 48° 51′ 44″ N, 2° 18′ 58″ O (mapo)
Lando(j) Francio vd
Sidejo 37 quai d'Orsay, 7-a arondismento, Parizo
Ministère des Affaires étrangères (Parizo)
Ministère des Affaires étrangères (Parizo)
DEC
Map
Ministerio pri eksteraj aferoj
Tipo ministerio
Estr(ar)o Jean-Noël Barrot (ministro ekde 2024)
delegitaj ministroj Thierry Repentin (eŭropaj aferoj)
Pascal Canfin (evoluigo)
Yamina Benguigui (Frankofonio)
Hélène Conway (eksteraj francoj)
elstaruloj Charles-Maurice de Talleyrand
François-René de Chateaubriand
Robert Schuman
Pierre Mendès France
Maurice Couve de Murville
Edgar Faure
Roland Dumas
Alain Juppé
Dominique de Villepin
Hubert Védrine
Buĝeto 5,93 miliardoj da eŭroj (2013)[1]
Dungitaro 14 798 (2013)[2]
Lingvoj

franca

Filioj embassy of France, Rome (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Posedatoj Diplomatic Archives (en) Traduki
Château de la Celle (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo Ministerio pri eksteraj aferoj
Jura formo ministerio de Francio
vdr

La ministerio pri eksteraj aferoj estas la ministerio responsa pri la efektivigo de la ekstera politiko de Francio kaj pri la rilatoj en eŭropa unio.

Loĝanta en palaco je 37, quai d'Orsay, en la 7-a arondismento de Parizo, ĝi estas ankaŭ nomata « le Quai d'Orsay » aŭ eĉ « le Quai ».

Ekde la 16-a de majo 2012, la ministro pri eksteraj aferoj estas Laurent Fabius en la unua registaro de Jean-Marc Ayrault kaj en la dua registaro de Jean-Marc Ayrault. Ĝi disponas pri kvar delegitaj ministroj : Thierry Repentin pri eŭropaj aferoj, Hélène Conway pri eksteraj francoj, Yamina Benguigui pri frankofonio, Pascal Canfin pri evoluigo.

Komisioj kaj atribuoj

[redakti | redakti fonton]

La komisioj de la ministerio pri eksterlandaj aferoj estas[3] :

  • la informado de la prezidento de la Respubliko kaj de la registaro pri la evoluo de la internacia konjunkturo kaj la situacio de la aliaj ŝtatoj, per korespondaĵoj pri politiko, ekonomio, kulturo kaj kooperado senditaj al Parizo de la diplomatiaj reprezentejoj de Francio (ambasadejoj kaj konsulejoj) ;
  • la prilaboro de la grandaj orientadoj de la ekstera politiko de Francio,
  • la konduko kaj la kunordigo de la internaciaj rilatoj, la reprezentado al la eksteraj registaroj, diplomatiaj traktadoj, subskribo de interkonsentoj kaj iu ajn internacia ago nome de Francio kaj do la agoj de la aliaj ministerioj eksterlanden ;
  • la protektado de la francaj interesoj eksterlande kaj la helpo al la francoj loĝantaj eksterlande, per la konsulejoj.

Tiuj atribuoj restis sufiĉe stabile tra la tempo ĉar diplomatio estas de ĉiam objekto de aparta ministerio.

Tamen, la kreo en 2007 de ministerio pri enmigrado, integro, nacia identeco kaj solidara evoluigo, integrita en 2010 al la ministerio pri internaj aferoj, transdonis iujn kompetentecojn tradicie en la kampo de la ministerio pri eksteraj aferoj al tiu ministerio.

Strukturo

[redakti | redakti fonton]
Le quai d’Orsay.
Malantaŭ la stacidomo de RER, la diplomatiaj arkivoj en La Courneuve.

La ministerio pri eksteraj aferoj estas partigita en centra administracio en Parizo kaj malcentraj servoj en Nantes (Civila registro de la eksterlandaj francoj), La Courneuve (diplomatiaj arkivoj), kaj teritoria administracio ĉie en la mondo.

Centra administracio

[redakti | redakti fonton]

La centra administracio de la ministerio pri eksteraj kaj eŭropaj aferoj enhavas [4],[5] :

  • La ĝenerala sekretariejo, estrata de la ĝenerala sekretario de la ministerio pri eksteraj aferoj.
  • La protokolo, la ĝenerala inspektejo de la eksteraj aferoj, la analiza kaj prospektiva centro kaj la krizocentro, rekte ligitaj al la ministro.
  • La ĝenerala direkcio pri politikaj aferoj kaj sekureco, konsistanta el :
    • la direkcio pri Unuiĝintaj Nacioj, internaciaj organizaĵoj, homrajtoj kaj frankofonio ;
    • la direkcio pri strategiaj aferoj, sekureco kaj malarmado ;
    • la direkcio pri kunlaboro pri sekureco kaj defendo.
    • la direkcio pri kontinenta Eŭropo ;
    • la direkcio pri Afriko kaj Hinda Oceano ;
    • la direkcio pri norda Afriko kaj Mezoriento ;
    • la direkcio pri Amerikoj kaj Karaiboj ;
    • la direkcio pri Azio kaj Oceanio.
  • La direkcio pri eŭropa Unio.
  • La ĝenerala direkcio pri mondiĝo, evoluigo kaj kunlaboreco, konsistanta el:
    • la direkcio pri kompanioj kaj internacia ekonomio ;
    • la direkcio pri evoluigo kaj mondaj publikaj havaĵoj ;
    • la direkcio pri kultura kaj universitata kunlaboro kaj pri esplorado ;
    • la direkcio pri la programoj kaj reto.
  • La ĝenerala direkcio pri administrado kaj modernigo konsistanta el :
    • la direkcio pri homaj rimedoj ;
    • la direkcio pri financaj aferoj ;
    • la direkcio pri komputaj sistemoj ;
    • la direkcio pri konstruaĵoj kaj loĝistiko.
  • la direkcio pri la francoj eksterlandaj kaj de la konsula administracio konsistanta el :
    • la servo al la eksterlandaj francoj ;
    • la servo de la konvencioj, civilaj aferoj kaj jura interhelpo.
  • la direkcio pri la juraj aferoj ;
  • la direkcio pri komunikado kaj gazetaro ;
  • la direkcio pri arkivoj.

Diplomatiaj kaj konsulaj postenoj

[redakti | redakti fonton]

Por plenumi siajn komisiojn, la ministerio pri eksteraj aferoj disponas pri la tuto de la franca diplomatia kaj konsula reto, kiu enhavas preskaŭ 400 diplomatiajn reprezentadojn de Francio (163 ambasadejoj kaj 92 ĝeneralaj konsulejoj kaj konsulejoj[6]). Tiu reto estas la tria plej granda, laŭ la nombro da reprezentejoj, post tiu de Usono kaj Ĉinio.

Jean-Noël Barrot

Aldone al la centra administracio, la ministro aŭtoritatas super siaj delegitaj ministroj, sia asistantaro kaj sia proparolanto. Ankaŭ la delegitaj ministroj havas sian propran asistantaron[7].

En la registaro de Michel Barnier, la ministro pri eksteraj aferoj estas Jean-Noël Barrot. Li disponas pri kvar delegitaj ministroj :

Dungitaro

[redakti | redakti fonton]

La dungitaro de la ministerio pri eksteraj aferoj (ŝtatoficistoj kaj kontraktuloj je franca juro kaj je ekstera loka juro) estas 16 000, du trionoj postenas eksterlande.

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Leĝprojekto pri financoj por 2013, paĝo 4, taskaro "Eksteraj agado de la ŝtato" kaj "Ŝtata helpo pri evoluigo". Arkivita el la originalo je 2014-05-17. Alirita 2013-06-25.
  2. (PDF) Dungitaro 2013 de la ministerio Arkivigite je 2013-04-18 per la retarkivo Wayback Machine sur la retpaĝo "www.performance-publique.gouv.fr"
  3. Komisioj kaj organizado de la ministerio pri eksteraj aferoj sur ties oficialaj retpaĝoj. Arkivita el la originalo je 2013-03-07. Alirita 2013-06-25.
  4. Dekreto n°2012-1511
  5. Por la organizado de 2009, rigardi al JORF n° MAEA0903994D, la dekreton n° 2009-291 de la 16-a de marto 2009 pri la organizado de la centra administracio de la ministerio pri eksteraj kaj eŭropaj aferoj
  6. http://www.diplomatie.gouv.fr/fr/le-ministere/
  7. Organigramo de la ministerio pri eksteraj aferoj (julion 2012).

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]


Bibliografio

[redakti | redakti fonton]