"Aegukga" alidirektas ĉi tien. Por Aegukka, vidu la paĝon Nacia himno de Nord-Koreio.
애국가 |
|
nacia himno |
lando | Sud-Koreio |
muziko | Ahn Eak-tai, 1935 |
ekde | 1948 |
|
Aegukga (en la korea 애국가 - 愛國歌, esperante La Patriota Kanto) estas la nacia himno de Sud-Koreio. Aegukga signifas "kanzono por ami nacion". La muziko estis komponita en 1935 fare de Ahn Eak-tai kaj adoptita en 1948 kiel oficiala nacia himno.
Hangulo | Hangulo kaj hanĝao | Latina Alfabeto | Traduko al Esperanto [1] |
1. - 동해 물과 백두산이 마르고 닳도록
- 하느님이 보우하사 우리나라 만세
Refreno - 무궁화 삼천리 화려 강산
- 대한 사람 대한으로 길이 보전하세
2. - 남산 위에 저 소나무 철갑을 두른 듯
- 바람서리 불변함은 우리 기상일세
- Refreno
3. - 가을 하늘 공활한데 높고 구름 없이
- 밝은 달은 우리 가슴 일편단심일세
- Refreno
4. - 이 기상과 이 맘으로 충성을 다하여
- 괴로우나 즐거우나 나라 사랑하세
- Refreno
| - 東海 물과 白頭山이 마르고 닳도록
- 하느님이 保佑하사 우리나라 萬歲
- 無窮花 三千里 華麗 江山
- 大韓 사람 大韓으로 길이 保全하세
- 南山 위에 저 소나무 鐵甲을 두른 듯
- 바람서리 不變함은 우리 氣像일세
- Refreno
- 가을 하늘 空豁한데 높고 구름 없이
- 밝은 달은 우리 가슴 一片丹心일세
- Refreno
- 이 氣像과 이 맘으로 忠誠을 다하여
- 괴로우나 즐거우나 나라 사랑하세
- Refreno
| - Donghae mulgwa Baekdusani mareugo daltorok
- Haneunimi bouhasa urinara manse
- Mugunghwa samcheolli hwaryeo gangsan
- Daehan saram daehaneuro giri bojeonhase
- Namsan wie jeo sonamu cheolgabeul dureun deut
- Baram seori bulbyeonhameun uri gisangilse
- Refreno
- Gaeul haneul gonghwarhande nopgo gureum eopsi
- Balgeun dareun uri gaseum ilpyeondansimilse
- Refreno
- I gisanggwa i mameuro chungseongeul dahayeo
- Goerouna jeulgeouna nara saranghase
- Refreno
| - Ĝis akvo de Donghe sekos, Bekdusan viŝos sin,
- Dio helpas kaj protektas; vivu! nia patri’!
- Kun hibiska trimillio belnatura land’!
- Ni, koreoj, Koreion gardu por la ĉiam’.
- Ja kiel sur monto Namsan la kirasita pin’
- neŝanĝiĝo malgraŭ prujno estas nia spirit’.
- Refreno
- La aŭtunĉielo vastas kaj altas sen nubar’;
- brila luno, nia koro kun sindona lojal’.
- Refreno
- Do amu ni tutfidele kun ĉi spirit’ kaj kor’
- nian propran karan landon en sufero kaj ĝoj’.
- Refreno
| notaro notaro de la e-lingva traduko de Choe Taesok |