Nuklea milito

Atommilitonuklea milito estas milito en kiu estas uzataj, interalie aŭ ĉefe, nukleaj armiloj ekzemple atombombo. Tia milito komencis la lastajn tagojn de la Dua Mondmilito kiam Usono, kiu jam estis venkonta, lanĉis po unu atombombon sur la japanaj urboj de Hiroŝimo kaj Nagasako. Poste ŝtatoj kiu havis la necesan teknikaron, faris nur provojn, sed ankaŭ kaŭzante polemikon kiel tiuj de Francujo en Oceanio aŭ tiuj de Barato kaj Pakistano. Krom tio la atommilito iĝis konstanta minaco dum la Malvarma Milito kaj ankoraŭ estas ĉe la konstanta militemo inter arabaj ŝtatoj, plus Irano, kaj Israelo.

Nuclear War Survival Skills aŭ mallonge NWSS estas anglalingva libro verkita de Cresson Kearny kiel manlibro de civila defendo. Ĝi enhavas informojn kolektitajn el la esploro farita ĉe Oak Ridge National Laboratory dum la malvarma milito kaj el la longa vivado en ĝangalo fare de Kearny kaj el liaj internaciaj vojaĝoj.

Transvivo[redakti | redakti fonton]

La prognozoj de la efikoj de granda kontraŭ-valora (angle: countervalue) nuklea interŝanĝo inkluzivas milionojn da enloĝantoj de grandaj urboj mortigitaj ene de mallonga tempo. Kelkaj prognozoj el 1980-aj jaroj iris pli for kaj argumentis, ke kompleta nuklea milito povus eventuale kaŭzi formorton de homaro.[1] Tiaj prognozoj foje, sed ne ĉiam, bazitaj sur la totala milito kun arzenaloj de grandeco de la pinto de la malvarma milito, ricevis kritikon en pli posta periodo.[2] Aliflanke, kelkaj registaraj prognozoj el 1980-aj jaroj, kiel ekzemple CRP-2B de FEMA kaj Carte Blanche de NATO, estis kritikataj fare de la grupoj kiel Federacio de Usonaj Sciencistoj por esti tro optimismaj. Ekzemple CRP-2B, malfame prognozis, ke 80 % de usonanoj transvivus nuklean interŝanĝon kun Sovetunio, kio neglektis impaktojn de nuklea milito sur sanprizorga infrastrukturo, provizo de manĝaĵo kaj la ekosistemo kaj antaŭsupozis, ke ĉiuj grandaj urboj povus esti sukcese evakuaciitaj ene de 3–5 tagoj.[3] Nombro da publikaĵoj dum la malvarma milito advokaciis por prepariĝoj, kiuj povus ebligi al grandaj partoj de civiluloj transvivon de eĉ totala nuklea milito. Inter la plej famaj de tiaj publikaĵoj estas Nuclear War Survival Skills.[4]

Por eviti vundiĝon kaj morton el la varma kaj prema efiko de nuklea armilo, oni instruis infanojn en lerneja aĝo "kauriĝi kaj ŝirmi sin", angle duck and cover, laŭ la fruatempa malvarmmilita samnoma filmo. Tia konsilo estas donata ankaŭ por la kazo de nuklea teroratako.[5]

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Nuclear warfare en la angla Vikipedio.

  1. Ehrlich, P. R.; J. Harte, M. A. Harwell, P. H. Raven, C. Sagan, G. M. Woodwell, J. Berry, E. S. Ayensu, A. H. Ehrlich, T. Eisner, S. J. Gould, H. D. Grover, R. Herrera, R. M. May, E. Mayr, C. P. McKay, H. A. Mooney, N. Myers, D. Pimentel, J. M. Teal (1983). “Long-term biological consequences of nuclear war”, Science (en) 222 (4630), p. 1293–1300. doi:10.1126/science.6658451. 
  2. Critique of Nuclear Extinction – Brian Martin 1982.
  3. Bumstead, Pamela. NUCLEAR WINTER: THE ANTHROPOLOGY OF HUMAN SURVIVAL (angle). 84th Annual Meeting of the American Anthropological Association. American Anthropological Association (December 6, 1985). Arkivita el la originalo je 2022-10-09.
  4. Kearny, Cresson H.. (1988) Nuclear War Survival Skills. Oregon Institute of Science and Medicine, p. 6–11. ISBN 0-942487-01-X.
  5. Glenn Harlan Reynolds (4 January 2011) The Unexpected Return of 'Duck and Cover'. The Atlantic.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]