Richard Cockburn Maclaurin
Richard Cockburn Maclaurin | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de junio 1870 en Selkirkshire |
Morto | 15-an de januaro 1920 (49-jaraĝa) en Kembriĝo |
Tombo | tombejo Mount Auburn ![]() |
Ŝtataneco | Usono ![]() |
Alma mater | Universitato de Aŭklando St John's College ![]() |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Infano | W. Rupert Maclaurin (en) ![]() ![]() |
Parencoj | Kenneth MacLaurin Rudall (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | fizikisto matematikisto ![]() |
Richard Cockburn Maclaurin - naskiĝis la 5-an de junio 1870 en Selkirk, Selkirkshire, Skotlando, mortis en aĝo de nur 49 jaroj la 15-an de januaro 1920 en Kembriĝo - estis usona sciencisto, nome fizikisto kaj matematikisto. Li komence de la 20-a jarcento estis la prezidanto de la renoma Masaĉuseca Instituto de Teknologio. La instituto, kies unuaj konstruaĵoj en Bostono nur finiĝis dum la 1860-aj jaroj, fine de la 19-a jarcento tre kreskis kiel ankaŭ kreskis la grandurbo Bostono. Kiam la spaco iĝis ĉiam pli malsufiĉa, en la fruaj jaroj de la 20-a jarcento gvide de Richard Cockburn Maclaurin estis novkreita universitata kampuso ĉe riverbordo en la bostona antaŭurbo Kembriĝo kiu estis tute libera.