Sinjoro

Sinjoro (mallongigita S-ro) estas titolo de ĝentileco por viroj. Oni povas uzi ĝin kun la plena nomo (S-ro Lazaro Zamenhof) aŭ kun nur la familia nomo (S-ro Zamenhof).

La titolo ankaŭ estas uzata por la posedanto de sklavoj kaj servutuloj rilate al ili, tiel ĝi estas sinonimo de mastro. Por religiuloj ĝi ankaŭ estas uzata kun la signifo Dio.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La latina "senior", t. e. "la pli aĝa", estas origino de la hispana "señor" [senjor], la portugala "senhor" [sinjor] kaj la itala "signore" [siɲɲore], krom la franca "sieur". La Esperanta vorto venas de la itala formo.

Daniel Moirand en sia listo de proponitaj vortoj por sia traduko de La Libro de la mirindaĵoj de Marko Polo proponas la vorton "sjoro" por siaj tradukaj necesoj jene:

Citaĵo
 la malnova franca lingvo disponas pri relative ampleksa stoko da vortoj rilatantaj al la socia pozicio de la homoj. En unu ekstremaĵo staras la reĝo, kaj oni nomis lin Sire-sinjoro (kies mallongigo ĝi estas pro eluzado de la silaboj en la vorto). En alia ekstremaĵo staris la kutima, sentitola homo. Sed inter tiuj du punktoj ekzistis tuta serio da nomoj por la diversaj pozicioj. Ĉar mi konservis la vorton sinjoro kiel nomon de la reĝo/ĥano, mi devis inventi ion por kelkaj mezaj sociaj pozicioj. Ekzemple, Marko Polo estas MessireMesser en la originalo. Tio pli-malpli respondas al nia moderna "sinjoro", sed mi devis krei la vorton sjoro (kiu same estas mallongigo de s[in]joro) por traduki tiutempan malpli altan pozicion rilate la Sinjoron, tio estas la reĝon. Ĝi ĉiam aperas antaŭ propra nomo.[1] 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Proverboj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri sinjoro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili [2]:

  • Citaĵo
     Al ĉiu sinjoro estu lia honoro. 
  • Citaĵo
     Al grandaj sinjoroj grandaj honoroj. 
  • Citaĵo
     Estu sinjoro de via vorto. 
  • Citaĵo
     Pli feliĉa sinjoro sen havo, ol riĉulo sed sklavo. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Marko Polo, La Libro de la mirindaĵoj, aŭ La priskribo de la mondo, traduko, notoj, antaŭparolo, epilogo kaj postparolo de Daniel Moirand, publikigis UEA, Rotterdam, 2001 (Serio Oriento-Okcidento, n-ro 34, 445 paĝoj, p. 55) ISBN = 92-9017-075-1
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-15.