Stimulo

En fiziologio stimulo estas perceptebla ŝanĝo en la interna aŭ ekstera medio de organismo.

Kiam oni aplikas stimulon al iu senso, tiu efikas iun "stimul-respondon", do reagon kiel ekzemple reflekson.

Stimulo ofte estas la unua komponaĵo de memreguliga sistemo.

En neŭrologio oni parolas pri nerva stimulo , kiam sensa nervo kaj moviga nervo komunikas.

En psikologio oni parolas pri stimulo kiel eniga parto de stimulo-respondo-interrilato en la teorio de kondut-lernado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]