23-a de majo
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
majo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
majo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 23-a de majo estas la 143-a tago de la jaro (la 144-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 222 tagoj restas.
Je la 23-a de majo okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- 844: Laŭ falsigita dokumento Ramiro la 1-a, reĝo de Asturio, venkis Abd ar-Rahman la 2-a (Kaliflando de Kordovo) en la batalo de Clavijo - modernaj historiistoj dubas, ke la batalo efektive okazis
- 1013: Germana-romia imperiestro Henriko la 2-a akceptis en Merseburg reĝon de Pollando Boleslaon la 1-a
- 1040: Turko-Selĝukoj venkis armeon de gaznavidoj en batalo de Dandanakan (apud Mary)
- 1059: Filipo la 1-a kroniĝis reĝo de Francio kiel sepjara filo de Henriko la 1-a
- 1099: Italio: Katedralo de Modeno fondiĝis
- 1266: En Pollando Koszalin iĝis urbo laŭ Lubeka juro
- 1430: Centjara milito: Johana de Arko estis kaptita de burgonjanoj (Filipo la 3-a)
- 1498: Florenca religi-politika reformisto Girolamo Savonarola kun du kamaradoj estis publike pendumita kaj iliaj korpoj bruligitaj sur ŝtiparo
- 1525: 18 mil germanaj kamparanoj de Breisgau kaj suda Schwarzwald konkeris Freiburgon
- 1533: Geedzeco de angla reĝo Henriko la 8-a kun lia unua edzino Katerino de Aragono estis nuligita de ĉefepiskopo de Canterbury
- 1555: Paŭlo la 4-a iĝis papo
- 1568: Unua batalo de la Okdekjara milito: nederlandaj ribeluloj venkis frisajn-hispanajn fortojn dum la batalo de Heiligerlee
- 1588: En kripto de Vavela katedralo okazis funebra ceremonio de la pola reĝo Stefan Batory
- 1592: Venecia Respubliko: Giordano Bruno estis denuncita al Inkvizicio fare de venecia nobelulo
- Ĉeĥio
- 1611: Matiaso kroniĝis kiel ĉeĥa reĝo
- 1618: Habsburgaj deputitoj estis forĵetitaj tra fenestro de la Praga burgo en Hradčany, kio kaŭzis tridekjaran militon
- 1660: Post 9 jaroj de ekzilo revenis al Anglio reĝo Karlo la 2-a
- 1702: Granda Nordia Milito: sveda armeo konkeris Varsovion
- 1788: Sud-Karolino fariĝis la 8-a ŝtato de Usono.
- 1844: Naskiĝo de la Bahaa Kredo, kiam la Báb deklaras sian mision en Ŝirazo (Persujo/Irano)
- 1848: Aboliciismo: abolo de sklaveco en Martiniko, kie estiĝis kriola kulturo
- 1856: Norman Robert Pogson malkovris la asteroidon Iziso
- 1863: Socialdemokratia Partio de Germanio fondiĝis - Ferdinando Lasalo ekstaris fronte de fondita de si Universala Germana Laborista Asocio
- 1865: Januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: en Sokołów Podlaski okazis publika ekzekuto de pola kapelano de la ribelintoj pastro generalo Stanisław Brzóska
- 1879: Rusa verkisto Ivan Turgenev ricevis doktorecon pri juro en la Universitato de Oksfordo
- 1877: Rumanio: oni proklamis plenan sendependecon de Unuiĝintaj Princlandoj disde la Otomana Imperio
- 1884: Pollando: incendio bruligis pliparton de la konstruaĵoj de Nowa Ruda
- 1895: Per kuniĝo de bibliotekoj formiĝis Novjorka Publika Biblioteko, nun la dua laŭ grandeco en Usono
- 1900: Serĝento William Carney kiel unua nigrulo estis distingita de la Medalo de Honoro
- 1907: Helsinko: unua kunveno de Finnlanda parlamento
- 1910: En Grodno okazis funebra entombigo de la pola verkistino Eliza Orzeszkowa dum kiu aŭdiĝis la vortoj: Ŝi estis la viva saĝeco kaj sentanta koro de la tuta epoko...
- 1911: Malfermo de la Novjorka Publika Biblioteko
- 1912: Sangruĝa ĵaŭdo en Hungario - la plej granda laborista protesto antaŭ la unua mondmilito
- Unua mondmilito
- 1915: Italio aliĝis al la milito flanke de la ŝtatoj de Triopa Entento deklarante militon al Aŭstrio-Hungario (forlasis Triopan Aliancon)
- 1918: Venko de armenoj, sub la komando de Drastamat Kanajan, super la turka armeo en la batalo de Aparan
- 1921: Tria Silezia Ribelo: Pirha venko de polaj ribelantoj apud la batalo de Olza
- 1926: Proklamo de la unua konstitucio de Libano
- 1932: Pro-Konstitucia Revolucio: en Brazilo, studentoj de San-Paŭlo Miragaia, Martins, Drausio kaj Camargo estis mortigitaj - la akronimo "M.M.D.C." uzata kiel flago de paŭlistoj
- 1934: Gerabistoj Bonnie kaj Clyde estis mortpafitaj en polica embusko
- 1939: En kancelario de Tria Regno okazis kunsido de Adolf Hitler kun altrangaj oficiroj dum kiu li anoncis atakon kontraŭ Pollando
- Dua mondmilito
- 1940: Okcidenta Fronto: germanaj kirasitaj trupoj konkeris Boulogne, britaj trupoj evakuiĝis helpe de destrojeroj, dum la francaj rezistis en kelkaj partoj de la urbo; en Flandrio oni evakuiĝis de Gento, britoj rekonkeris Arras
- 1941: Batalo de Kreto: britaj destrojeroj pripafis nokte aerodromon Maleme, dum la tago germana aviado sinkigis 2, sur la tero nov-zelanda 2-a Divizio de Infanterio retiriĝis post nesukcesa rekonkero de la aerodromo; direktivo de Hitler n-ro 30 pri apogo de Irako
- 1943: Operaco Reinhardt: sur tombejo de Kielce germanaj nazioj masakris 45 judajn infanojn (de 15 monatoj ĝis 15 jaroj) el geto; 10-a Bomba Aviadil-Skadro de Luftwaffe atakis Hastings kaj Bournemuth, kaj nokte Afrika Bomba Skadro atakis Sunderland kaj South Shields; nokte Bomba Korpuso de RAF atakis Dortmund
- 1944: Itala Fronto: brita 8-a Armeo atakis linion de Hitler, usona 6-a Armea Korpuso de 5-a Armeo atakis de Anzio
- 1945: Nokte de la 23-a/24-a de majo 21-a Bomba Korpuso atakis Tokion
- 1945: Postmilito: en Flensburg britoj arestis la registaron de Karl Dönitz; Heinrich Himmler sinmortigis en Luneburgo; unua kunsido de registaro en Hago; dua registaro de Winston Churchill ekfunkciis
- 1949: Trizono: Germana konstitucio ekvalidis - fondo de Okcidenta Germanio kun la ĉefurbo en Bonn
- 1950: Premiero de la usona filmo Asfalta Ĝangalo
- 1951: Ĉinio oficiale aneksis Tibeton pere de la Akordo po dek-sep punktoj por la paca liberigo de Tibeto (sub ĉina premo) - post 8 jaroj eksplodis Tibeta ribelo
- 1953: Okupacio de baltaj ŝtatoj: dum 48 horoj en Litova Soveta Socialisma Respubliko oni arestis kaj deportis preskaŭ 37 mil kamparanojn, kiuj ne aliĝis al kolĥozoj
- 1954: Hungara orteamo venkis britojn 7:1 - por la angla nacia teamo de futbalo la plej granda malvenko en la historio
- 1960: Ĉefministro de Israelo David Ben-Gurion sciigis ke sekreta polico Mosado kaptis militkrimulon Adolf Eichmann, unu el la ĉefaj respondeculoj pri holokaŭsto fuĝinta al Argentino
- 1970: Ponto Britannia super la Markolo Menai bruliĝis
- 1974: Papo Paŭlo la 6-a anoncis 1975 Jubilea jaro
- 1984: Premiero de la usona filmo Indiana Jones kaj la Templo de Pereo
- 1984: Pola Popola Respubliko: komunista Armea Juĝejo en Varsovio kontumace kondamnis Ryszard Kukliński je mortpuno — ses jarojn poste la verdikton oni mildigis ĝis 25 jaroj de enprizonigo kaj en 1997 la enketado estis nuligita (neoficiala kondiĉo ke Pollando eniru al NATO estis lia plena rehabilito)
- 1988: Franca futbalisto Michel Platini adiaŭis grandan futbalon
- Revolucioj de 1989
- 1989: En Varsovio Vojevodia Juĝejo malkonsentis registri Sendependan Asocion de Studentoj - la proteston kun okupacia striko partoprenis preskaŭ 40 altlernejoj en Pollando
- 1990: József Antall iĝis ĉefministro de Hungario kreante unuan demokratie elektitan hungaran registaron post la falo de komunista reĝimo
- 1991: Moldava Soveta Socialisma Respubliko proklamis sendependecon kiel Moldava Respubliko
- 1992: Amasmurdo en Capaci: en bomba atenco apud Capaci en Sicilio pereis Giovanni Falcone, itala enketa juĝisto batalanta kontraŭ mafio
- 1994: En la moskeo de Mekao dum haĝo oni surtretis 270 pilgrimantojn
- 1994: Lasta epizodo de la usona televida serio Stela Vojaĝo: La Sekva Generacio
- 1994: Ora Palmo estis donita al la filmo Pulp Fiction de Quentin Tarantino
- 1995: Marek Kamiński kaj Wojciech Moskal kiel unuaj poloj post 70-taga pieda irado atingis la nordan poluson
- 1995: Komputado
- En Svedio oni lanĉis datumbazon MySQL - eldonita laŭ Ĝenerala Publika Permesilo de GNU, uzata de Vikipedio
- Programlingvo Java estis kreita de Sun Microsystems.
- 1997: Mohammad Ĥatami ekprezidentis en Irano
- 2004: En flughaveno Roissy-Charles-de-Gaulle 4 personoj pereis kaj 3 vundiĝis post falo de parto de la tegmento
- 2006: Iranaj azerioj amase protestis en kelkaj urboj de la iranaj provincoj en t. n. Suda Azerbajĝano - pli grandaj manifestacioj estas antaŭplanitaj por la 28-a de majo
- 2006: Novjorko: rekonstruita World Trade Center ekfunkciis
- 2006: Mastruma sistemo Vindozo Vista aperis (versio Beta 2)
- 2006: Serbio agnoskis rezultojn de referendumo pri suvereneco de Montenegro
- 2009: Germana futbalklubo VfL Wolfsburg gajnis sian unuan ĉampionecon
- 2009: Madhav Kumar Nepal iĝis ĉefministro de Nepalo
- 2010: Usono: lasta epizodo de aventureca plurjara televida serio Lost - premiita per Golden Globe kiel plej bona drama serio
- 2010: En Kingstono, la ĉefurbo de Jamajko, eksplodis 4-taga tumulto kaŭzita de adeptoj de narkotaĵa estro post registara decido pri lia fordono al Usono
- 2015: Vieno: jubilea 60-a Eŭrovido-Kantokonkurso finiĝis
- 2016: En serio de terorismaj atencoj en la siriaj urboj Ĝabla Gubernio Latakia kaj Tartus apud Mediteraneo 189 personoj pereis (en tio 5 atencantoj), kaj ĉ. 200 vundiĝis
- 2021: Sub preteksto, ke estas bomba minaco por la aviadilo, Belorusio kaptis Boeing 737-800 de Ryanair, ekflugintan de Ateno ĝis Vilno; post alteriĝo en Minsko, la opozicia ĵurnalisto Raman Prataseviĉ kaj lia koramikino estis arestitaj
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
- Prezidento Volodimir Zelenskij alparolis videokonference dum la Monda Ekonomia Forumo, alvokante kreon de fondaĵo favore al renovigo de Ukrainio surbaze de frostigitaj rusiaj aktivoj, embargon al nafto el Rusio kun humanitara kaj armea helpo; Pollando rompis kontrakton pri la Jamala-Eŭropa gasodukto, pro ĉesigo de gasliverado flanke de Rusio en aprilo
- 2023: Slovena parlamento agnoskis Holodomoron kiel sovetan genocidon de ukraina nacio
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 635: Ĥan Bahlum la 2-a, majaa reĝo de Palenque, sekvanto de Pakalo la Granda (m. 702)
- 1052: Filipo la 1-a, reĝo de Francio el Kapetida dinastio (m. 1108)
- 1208: Simon de Montfort (6-a grafo de Leicester), nobelo de Anglio kaj Francio kiu estris ribelon kontraŭ Henriko la 3-a (Anglio) (m. 1265)
- 1617: Elias Ashmole, angla kolektisto el kies posedaĵoj fondiĝis Muzeo Ashmolean (m. 1692)
- 1676: Johann Bernhard Bach (la pli maljuna), germana komponisto (m. 1749)
- 1707: Carolus Linnaeus, sveda botanikisto, profesoro en la Universitato de Upsalo, aŭtoro de la verko Systema Naturae pri zoologia nomenklaturo (m. 1778)
- 1729: Giuseppe Parini, itala poeto kaj satiristo de la novklasika kaj klerisma movadoj (m. 1799)
- 1734: Franz Anton Mesmer, germana kuracisto saniganta helpe de t.n. animala magnetismo (m. 1815)
- 1741: Andrea Luchesi, itala komponisto kaj orgenisto de la klasika epoko (m. 1801)
- 1788: Dezydery Chłapowski, pola generalo, entreprenisto kaj pioniro de pozitivismo (m. 1879)
- 1790: Jules Dumont d'Urville, franca esploristo kaj maroficiro (m. 1842)
- 1790: Jegor Timkovskij, rusa diplomato kaj vojaĝisto, esploristo de Mongolio kaj Ĉinio (m. 1875)
- 1794: Ignaz Moscheles, ĉeĥa komponisto kaj pianisto (m. 1870)
- 1825: Ferdinánd Barna, hungara lingvisto, tradukisto, bibliotekisto, akademiano (m. 1895)
- 1842: Maria Konopnicka, pola poetino kaj novelistino de pozitivismo, aŭtorino de porinfana literaturo, batalantino kontraŭ prusaj reprezalioj kaj por la homaj rajtoj, kies Rota pretendis al nacia himno (m. 1910)
- 1844: 'Abdu'l-Bahá Abbás, gvidanto de la Bahaa Kredo (m. 1886)
- 1848: Otto Lilienthal, germana inĝeniero kaj flugpioniro (m. 1896)
- 1848: Helmuth Johannes Ludwig von Moltke, germana stabestro (m. 1916)
- 1849: Károly Khuen-Héderváry, hungara grafo, ĉefministro de Hungario (m. 1918)
- 1861: József Rippl-Rónai, hungara pentristo internacie konata (m. 1927)
- 1865: Epitacio Pessoa, prezidento de Brazilo (m. 1942)
- 1873: Leo Baeck, germana rabeno, gvidanto de liberala judismo (m. 1956)
- 1875: Alfred P. Sloan, prezidanto de la aŭtomobila firmao General Motors (m. 1966)
- 1889: Ernst Niekisch, germana politikisto ligita kun nacia bolŝevismo (m. 1967)
- 1891: Eino Nieminen, finna lingvisto, slavisto, esploristo de la pola kaj balta lingvaro (n. 1962)
- 1891: Pär Lagerkvist, sveda Nobelpremiita verkisto, kies verkojn esperantigis Sten Johansson kaj Gunnar Gällmo (m. 1974)
- 1898: Heinrich Zillich, germana kaj rumana verkisto (m. 1988)
- 1899: Milda Jakubcová, latva poetino kaj esperantistino vivanta en Ĉeĥoslovakio, kunlaborantino de "Ondo de Daŭgava", tradukistino kaj kunredaktorino de la poemaro de Janis Rainis (m. 1979)
- 1900: Hans Frank, germana nazia funkciulo, guberniestro de Ĝenerala Gubernio en okupata Pollando, militkrimulo, ekzekutita (m. 1946)
- 1904: Boris Palotai, hungara verkistino, patrino de Péter Bacsó (m. 1983)
- 1908: John Bardeen, usona dufoja Nobelpremiita fizikisto pro esplorado de duonkonduktaĵo, superkonduktiveco kaj invento de transistoro (m. 1991)
- 1910: Artie Shaw, usona ĵaz-klarnetisto (m. 2004)
- 1918: Chen Yuan, ĉina filologo, sociolingvisto, eldonisto, direktoro kaj vicministro, tradukisto de La Idealo kaj la Realo de Internacia Lingvo, membro de la Honora Patrona Komitato de UEA, ĝenerala sekretario kaj honora prezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo, membro kaj honora senatano de AIS (m. 2004)
- 1924: Karlheinz Deschner, germana verkisto, aŭtoro de 10 libroj pri mallumaj flankoj en la historio de kristanismo (m. (2014)
- 1927: Dieter Hildebrandt, germana kabaredisto (m. 2013)
- 1930: Friedrich Achleitner, aŭstra arkitekto kaj verkisto, membro de la Viena Grupo (m. 2019)
- 1948: Zsuzsa Pusztai, rumania hungara inĝenierino pri elektro
- 1949: Alan García, prezidento de Peruo, aŭtoro de dekkelkaj libroj
- 1949: Mária Urszinyi, rumania hungara pentristino
- 1951: Anatolij Karpov, soveta kaj rusia ŝakisto, mondĉampiono
- 1953: László Salló, hungara literaturhistoriisto
- 1954: Brunetto Casini (Bruĉjo Kasini), itala esperantisto fondinta propran eldonejon Edistudio
- 1954: Zoltán Fülöp, rumania hungara aktoro de la Teatro Csíki Játékszín
- 1958: Aleksander Korĵenkov, sovetia inĝeniero, Komitatano A de UEA por Rusio kaj Komitatano B, eldonanto kaj redaktoro de "Sezonoj", "La Ondo de Esperanto", eldonisto, tradukisto, estrarano de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio, membro en la Esperanta PEN-Centro, Esperantisto de la Jaro
- 1964: Ruth Metzler-Arnold, svisa politikistino, membrino de Federacia Konsilio
- 1965: Tom Tykwer, germana filmreĝisoro, konata de la filmoj Lola kuras kaj La Parfumo – La Historio de Murdisto
- 1972: Nadja Uhl, germana aktorino, rolinta en la komedio Viraj koroj
- 1974: Mónica Naranjo, hispana kantistino, komponistino kaj produktoro vendinta pli ol 8 milionojn da diskoj
- 1974: Manuela Schwesig, germana politikistino, federacia ministrino pri familioj, maljunuloj, virinoj kaj junuloj de Germanio
- 1976: Ricardo Luís Pozzi Rodrigues, brazila futbalisto de la brazila nacia teamo de futbalo
- 1984: Hugo Almeida, portugala futbalisto de la portugala nacia teamo de futbalo
- 1991: Lena Meyer-Landrut, germana kantistino, gajnintino de Eŭrovido-Kantokonkurso
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 230: Urbano la 1-a, papo, filo de la papo Pontiano, sanktulo (n. nekonata)
- 1125: Henriko la 5-a, germana reĝo kaj la kvara kaj lasta imperiestro de Sankta Romia Imperio (n. 1081)
- 1173: Eŭfrozino de Polack, belorusa sanktulino (n. ĉirkaŭ 1101)
- 1423: Benedikto la 13-a, avinjona papo - kontraŭpapo (n. 1329)
- 1498: Girolamo Savonarola, itala reformisto religi-politika, sanktulo de anglikanismo kaj mariavitismo, ekzekutita (n. 1452)
- 1524: Ismail la 1-a, ŝaĥo de Persio, fondinto de la dinastio de safavidoj (n. 1487)
- 1541: Urbanus Rhegius, germana teologo, reformaciisto, profesoro pri retoriko kaj poezio (n. 1489)
- 1571: Joachim Mörlin, germana teologo, membro de gnesioluteranoj (n. 1514)
- 1583: Guntero la 41-a, germana grafo, reganto de Arnstadt (n. 1529)
- 1627: Luis de Góngora, hispana poeto de la ora epoko (n. 1561)
- 1749: Abraham ben Abraham, supozata pola nobelo konvertiĝinta al judismo (n. ĉirkaŭ 1700)
- 1753: Franciszka Urszula Radziwiłłowa, pola princino, dramistino kaj poetino (n. 1705)
- 1786: Moric Benjovski, hungar-slovak-pola vojaĝisto, partoprenanto de Bara Konfederacio, ekziligito al Kamĉatko, aventuristo loĝanta en Madagaskaro, aŭtoro de memorlibroj (n. 1746)
- 1812: Louis Dutens, franca verkisto, filologo, fakulo pri moneroj kaj historiisto (n. 1730)
- 1842: José de Espronceda, hispana poeto kaj dramaturgo de romantikismo, rete legebla en Esperanto (n. 1808)
- 1857: Augustin Louis Cauchy, franca matematikisto, pioniro de analitiko kaj aŭtoro de verkoj pri matematika fiziko, konata de la Koŝia vico kaj Koŝia integrala teoremo (n. 1789)
- 1876: Janko Kráľ, slovaka poeto de la nacia renaskiĝo (n. 1822)
- 1883: Cyprian Norwid, pola poeto-profeto, dramisto, grafikisto, skulptisto, pentristo kaj filozofo, aŭtoro de la didaktika rakonta poezio Promethidion, geniulo malaprezita dum sia vivo (n. 1821)
- 1886: Leopold von Ranke, germana historiisto, kunfondinto de historioscienco (n. 1795)
- 1896: José Asunción Silva, kolombia poeto de modernismo (n. 1865)
- 1906: Henrik Ibsen, norvega dramisto, aŭtoro de Peer Gynt, Reaperantoj, Brand, Imperiestro kaj Galileano, esperantigata de pluraj tradukistoj (n. 1828)
- 1917: Ranavalona la 3-a, lasta reĝino de Madagaskara reĝlando (n. 1861)
- 1929: Rezső Bálint, hungara kuracisto, neŭrologo, profesoro, konata de la sindromo de Bálint (n. 1874)
- 1933: Ákos Szentkirályi, hungara/rumania hungara agronomo (n. 1851)
- 1934: Clyde Barrow, usona krimulo, konata de la krimfilmo Bonnie and Clyde (n. 1909)
- 1934: Bonnie Parker, usona krimulino (n. 1911)
- 1937: John D. Rockefeller, usona entreprenisto, konsiderata la plej riĉa homo, filantropo, fondinto de la Universitato de Ĉikago (n. 1839)
- 1938: Jevhen Konovalec, ukraina naciisto, kolonelo, unua estro de la Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj, murdita (n. 1891)
- 1943: Pjotr Nilus, rusa impresionista pentristo kaj verkisto (n. 1869)
- 1945: Heinrich Himmler, germana oficiro de SS kaj Gestapo respondeca pri holokaŭsto de judoj en Eŭropo, detruiginto de centoj da historiaj monumentoj en Varsovio, sinmortiginto (n. 1900)
- 1947: Charles-Ferdinand Ramuz, svisa verkisto franclingva, aŭtoro de esperantigita de René de Saussure la rakonto Aline, enestanta en Svisa Antologio (n. 1878)
- 1968: Gizella-Erzsébet Berényi, rumania hungara studaĵverkistino (n. 1899)
- 1970: Božidar Vančik, jugoslava-kroata lingvisto kaj esperantisto, delegito de Varazdin, kontribuanto al "Literatura Mondo", kunredaktoro de "Internacia Kulturo" kaj "La Suda Stelo" (n. 1909)
- 1983: Anselm Schwab, aŭstra teologo kaj filologo (n. 1910)
- 1986: Paweł Siwek, pola jezuito kaj filozofo, poligloto, aŭtoro de pli ol 30 libroj en 7 lingvoj, tradukisto de Aristotelo, enkondukinto de ŝanĝoj en la tomisma teologio (n. 1893)
- 1989: József P. Lengyel, rumania hungara verkisto, ĵurnalisto (n. 1938)
- 1991: Wilhelm Kempff, germana pianisto kaj komponisto (n. 1895)
- 1992: Atahualpa Yupanqui, argentina kantaŭtoro, gitaristo, poeto kaj verkisto (n. 1908)
- 1992: Giovanni Falcone, itala juĝisto, batalanto kontraŭ mafio, murdita (n. 1939)
- 1998: Tony Halik, pola vojaĝisto, aviadilisto, ĵurnalisto, verkisto, filmisto kaj fotisto (n. 1921)
- 2001: Fritz Liechti, svisa postmilita pionira esperantisto, filatelisto, KELI-aktivulo, prezidanto de Svisa Esperanto-Societo kaj de Esperanto-Societo Zuriko (n. 1913)
- 2003: Péter M(átyás) Sebők, rumania hungara agronomo (n. 1924)
- 2003: Csaba Szabó, hungara komponisto kaj kapelestro (n. 1936)
- 2007: Tron Øgrim, norvega ĵurnalisto, verkisto kaj politikisto, kontribuanto al Norvega Vikipedio, longdaŭra membro de Norvega Esperantista Ligo, partoprenanto de Universalaj Kongresoj de Esperanto (n. 1947)
- 2008: Cornell Capa, hungar-usona fotisto (n. 1918)
- 2010: Leonida Georgijevna Bagration-Muĥranskaja, kartvela princino (n. 1914)
- 2011: Karel Otčenášek, ĉeĥa episkopo
- 2011: Arthur Bárdos B., hungara poeto, novelisto kaj ĵurnalisto (n. 1923)
- 2011: Éva Cs. Gyimesi, hungara literaturhistoriistino (n. 1945)
- 2012: Boris Voznickij, ukraina historiisto pri arto, direktoro de Lvova Artgalerio (n. 1926)
- 2013: Georges Moustaki, franca kantisto, kantaŭtoro kaj komponisto (n. 1934)
- 2015: John Nash, usona matematikisto okupiĝanta pri ludoteorio kaj diferenciala geometrio, laŭreato de Nobel-premio pri ekonomiko (n. 1928)
- 2015: József Tövissi, rumania hungara geografo, lekciisto de la Universitato Bolyai de Kluĵo kaj la Universitato de Kluĵo (n. 1927)
- 2017: Roger Moore, angla aktoro, ambasadoro de UNICEF (n. 1927)
- 2017: Irio De Paula, brazila-itala muzikisto kaj kantisto (n. 1939)
- 2018: Luis Posada Carriles, kuba kontraŭkomunista militisto, CIA-agento kaj atencinto, konsiderata teroristo (n. 1928)
- 2021: Eric Carle, usona verkisto kaj ilustristo (n. 1929)
- 2021: Cristóbal Halffter, hispana komponisto kaj dirigento (n. 1930)
- 2022: Maja Lidia Kossakowska, pola fantasta verkistino (n. 1972)
- 2024: Morgan Spurlock, usona dokumenta filmisto (n. 1970)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Tago de Justica povo - memore al itala juĝisto Giovanni Falcone
- Monda Tago de Testudo
- Jamajko - Tago de la Laboro
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 23-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Lundo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Mardo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Merkredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Vendredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Sabato en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099.