Bosnio kaj Hercegovino

Bosnio kaj Hercegovino
Bosna i Hercegovina
Босна и Херцеговина

Flago de Bosnio kaj Hercegovino

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Intermeco
Situo
suverena ŝtato
Mediteranea lando
konstitucia respubliko
lando Redakti la valoron en Wikidata vd
Bazaj informoj
Ĉefurbo Sarajevo
Oficiala(j) lingvo(j) bosna lingvo, kroata lingvo, serba lingvo
Uzata(j) lingvo(j) bosna, serba, kroata
Plej ofta(j) religio(j) islamo, ortodoksismo, katolikismo
Areo 51,129 km²
Loĝantaro 4.028.000 (julio 2005) (2022)
Loĝantoj Bosnianoj
Horzono +1
UTC+2 (marto ĝis oktobro)
Interreta domajno ba
Landokodo BA
Telefona kodo +387
Plej alta punkto Maglić Monto
Plej malalta punkto Adriatiko
Politiko
Politika sistemo evoluanta demokratia respubliko
Ŝtatestro prezidio, kiu ŝanĝiĝas ofte, sed kiu konsistas el po unu serbo, bosno (nun Bakir Izetbegović) kaj kroato
Ĉefministro Borjana Krišto
Nacia tago 1-a de marto
Sendependiĝo disde Socialisma federacia respubliko Jugoslavio 5-a de aprilo 1992
Ekonomio
Valuto konvertebla marko (BAM)
Esperanto-movado
Landa E-asocio Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino
vdr

Bosnio kaj Hercegovino (bosne en latinaj literoj Bosna i Hercegovina, mallonge BiH, en cirilaj literoj Босна и Херцеговина) estas sudorienteŭropa Respubliko de la balkana duoninsulo. Ĝi limas en la oriento al Serbio, en la sudoriento al Montenegro, en la sudokcidento, okcidento kaj nordo al Kroatio kaj laŭ malmultaj kilometroj apud Neŭmo al la Adriatika Maro. La respubliko elvenas el la eksa Socialisma federacia respubliko Jugoslavio, sed havas hodiaŭ denove la samajn landlimojn, kiuj estis donita en 1878 dum la Kongreso de Berlino. La landlima formo aspektas kiel triangulo, kaj tio estas simbole videbla en la flago [1].

Bosnujo-Hercegovino estas politike dividita en tri partojn: Serba Respubliko, Federacio Bosnio kaj Hercegovino kaj Distrikto Brĉko.

La landnomo estas kombinaĵo de la du ĉefaj historio-geografiaj provincoj – Bosnio kaj Hercegovino [2].

Bosnio kaj Hercegovino estas evoluiganta lando kaj rangas 74a laŭ la Homa Evolua Indekso. Ties ekonomio estas superregita de industrio kaj agrikulturo, sekvita de turismo kaj la serva sektoro. Turismo pliigis grave en lastaj jaroj [3][4]. La lando havas socian-sekurecon kaj universalan-kuracan sistemon; primara kaj duaranga nivela edukado estas libera. Ĝi estas membro de la UN, la Organizaĵo pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo, la Konsilio de Eŭropo, la Partnereco por Paco kaj la Centra eŭropa Interkonsento pri Libera Komerco; ĝi estas ankaŭ fondanta membro de la Unio por la Mediteraneo, establita en julio 2008 [5]. Bosnio kaj Hercegovino estas kandidata lando de la EU kaj ankaŭ estis kandidato por membriĝo en NATO ekde aprilo 2010 [6].

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La plej grandaj urboj de Bosnio kaj Hercegovino estas:

Famaj urboj de Bosnio kaj Hercegovino estas:

Popolaj plimultoj en Bosnio kaj Hercegovino en la jaro 2013

malplimultoj:

Post 1991 ne okazis popolnombrado, la datumoj estas el CIA World Factbook Arkivigite je 2007-05-09 per la retarkivo Wayback Machine por la jaro 2005). Kompare al la jaro 1991 la nombro de bosnoj preskaŭ egalas, la nombro de serboj altiĝis je 115.000 kaj tiu de kroatoj malaltiĝis je 3 %.

Ĉiuj civitanoj de la lando nomiĝas bosnianoj. La novvorto bosniakoj, internacie uzata por distingi originan laŭ kredo islama de bosniano, ajna loĝanto de Bosnio-Hercegovino. Kvankam la vorto bosno estas politike inspirita, ĉar ĝi sugestas, ke ekzistas ununura popolo en la lando, bosnoj estas ekde 1993 la pli kutima nomo por la bosniaj islamanoj[7].

Bosnoj, serboj kaj kroataj estas la tri konstituciintaj popolgrupoj. Tial serboj kaj kroatoj ne konsideratas malplimultoj.

Duskribismo

[redakti | redakti fonton]

Nikola Raŝiĉ en sia eseo Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo[8] ekas el la analizo de la rilato inter la parola kaj la skriba lingvoj, nome la skribsistemo. La sinsekvo okazas ĉiam en tiu direkto: unue oni parolas, poste oni skribas. En tiu evoluo iam oni elektas alfabeton kaj tio estas socia, politika kaj tre ofte eĉ religia decido. Tiu elekto povas esti ne ununura, tiele Rasiĉ klarigas la koncepton de duskribismo, kiel "du alfabetoj ene de unu lingva komunumo", kaj ene de ĝi la pli specifa kazo de digrafio nome kiam la uzo de diversaj skribsistemoj estas "socifunkcie determinita". Foje la kunekzisto de la du alfabetoj povas indiki kazon de transiro de unu al la alia, tiele temus pri alfabetŝanĝo por kio ĉiam estas kulturaj, sociaj, politikaj, ekonomiaj auz eĉ religiaj faktoroj kaj tialoj. Foje ne temas pri du alfabetoj, sed pri du ortografioj, kaj denove oni devas analizi kiuj kaj kiaj estas la tialoj de tio. La aŭtoro proponas diversajn konceptojn, terminojn (kiaj skizoskribio kaj skizografio) same kiel komentas la diversajn kazojn en precizajn lingvajn situaciojn de ĉiuj kontinentoj. Ekzemple oni analizas almenaŭ supraĵe la kunvivadon kaj kelkajn historiajn elektojn aŭ ŝanĝojn de alfabetoj en Balkanio ĝis Moldavio ĉefe rilate al la cirila kaj al la latina alfabetoj, sed ankaŭ kun historia uzado de la araba. Kiam okazas skismografio, temas pri "konkurenco de du alfabetoj", kiel okazis kaj okazas en Hindio ĉefe inter arabidaj haj hindidaj normoj. La kazo de Bosnio estas speciale studita. Ĉiuj tiuj kazoj estas diferencaj el la pura diglosio, kie nepras diferenco de socia prestiĝo, dum ĉe duskribismo la divido de la taskoj estas ĉefe funkcia.

En Bosnio kaj Hercegovino ekzistas multaj malsamaj religioj kaj kredoj. Ekzistas ĉirkaŭ:

En Mostar kreiĝis dum la milito anglikana komunumo el serboj, kroatoj kaj bosnoj. Ĝi havas spiritan karisman influon.

Post la 1990-jaraj elektoj en la ŝtatadministrado ekregis naciistoj. La serba-kroata konflikto disvastiĝis ankaŭ sur la teritorion de Bosnio, kaj en 1991 la serba armeo okupis la ĉelimajn regionojn. La respubliko deklaris suverenecon, al kio kontraŭstaris la serba loĝantaro, kaj ekflamis etnokonflikto. En 1992 la Eŭropa Unio kaj Usono rekonis la sendependecon de Bosnio. En la sama jaro ĝi aliĝis al UNO. Helpe de UNO-kontingento kaj NATO-fortoj estis eble haltigi la konflikton. En 1997 okazis multnaciaj elektoj. En la teritorio de Bosnio nun ekzistas du politika-etnaj unuoj: Serba Respubliko kaj Federacio Bosnio kaj Hercegovino.

Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino[9] estis fondita en 1949, aliĝis al UEA en 1992, ĝia oficiala organo estas Bosnia Lilio. Estas ankaŭ Esperanto-Junularo de Bosnio kaj Hercegovino.

Esperantistoj

[redakti | redakti fonton]

Festtagoj kaj festoj

[redakti | redakti fonton]

Ekzistas en Bosnio kaj Hercegovino aldone al la religiaj festotagoj kiel Kristnasko kaj Pasko por la kroatoj kaj serboj, la Ramadanfino kaj kurban bajram (dum la pilgrimado al Mekao) por la bosnoj, la jenaj festotagoj:

  • Novjaro (Nova Godina): la 1-a kaj 2-a de januaro estas naciaj ferioj, Sankta Silvestro estas festegata kaj la 13-a de januaro estas la serba novjaro laŭ la malnova kalendaro
  • Sendependecotago (Dan Nezavisnosti): la 3-a de marto – memorigas pri la sendependeco pro la referendumo de la 29-a de februaro 1992; tamen en la respubliko Srpska, tiu tago ne estas ferio
  • Labortago (Prvi maj): la 1-a kaj 2-a de majo estas naciaj ferioj; okaze de la labortago estas multaj grandaj publikan festoj
  • Nacitago (Dan Drzavnosti): la 25-a de novembro – memorigas pri la nova respubliko popola Bosnio kaj Hercegovino en Mrkonjic Grad la 25-an de novembro 1943.

Oni intencas havi komunan ferileĝon por la tuta Bosnio kaj Hercegovino; oni proponas la 21-an de novembro kiel tagon de la Dayton-konvencio; tamen tiu leĝo ankoraŭ ne validas.

Apud tiuj festotagoj ekzistaj pluraj, ĉefe de kroatoj loĝataj komunumoj kaj vilaĝoj lokaj feritagoj, laŭ la kristana kalendaro (ekzemple nomotagoj de sanktuloj, "malgranda pasko", ktp.). Aparta ferio estas la nomotago de la patrono de ĉiu loko. Tiam okazas granda meso, ebla procesio kaj festoj en la plejmultaj domoj kaj placoj, en kiuj partoprenas ankaŭ loĝantoj el najbaraj vilaĝoj.

Ĉiu infano el Bosnio kaj Hercegovino estas devigata, laŭ la edukadoleĝo, partopreni dum 4 jaroj bazan lernejon kaj poste mezan lernejon. En 2005 oni enkondukis per lernejoreformo naŭjaran devigan lernejodaŭron.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. The World Factbook (Washington DC: National Foreign Assessment Center, Central Intelligence Agency, 2013), 90–93. (ISBN 0160921953)
  2. Facts, Geography, History, & Maps. Arkivita el la originalo je 3 April 2019. Alirita 2021-06-21.
  3. Human Development Indices and Indicators: 2018 Statistical Update. UNDP. Arkivita el la originalo je 22 March 2017. Alirita 16 September 2018.
  4. International tourism, number of arrivals - Bosnia and Herzegovina. World Bank. Arkivita el la originalo je 25 January 2021. Alirita 14 November 2020.
  5. List of Member States of the Union for the Mediterranean - UfM. Arkivita el la originalo je 12 May 2018. Alirita 5 May 2018.
  6. Membership Action Plan (MAP). NATO. Arkivita el la originalo je 18 April 2015. Alirita 6 April 2015. “In April 2010, when the foreign ministers of NATO member countries met in Tallinn, after reviewing the progress that Bosnia and Herzegovina had made in its reform efforts, they invited the country to join the Membership Action Plan.”.
  7. Simboloj de faŝismo, ekskuzebla tradicio en Kroatujo?, En: Johan Derks, Kroniko de Balkanio, p. 25, Antologio de Balkana Verda Stelo 2015 - 2017  
  8. Nikola Raŝiĉ, Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo [2000]. En Interlingvo inter Lingvoj. Prilingvaj Eseoj, Diversaj aŭtoroj, UEA, Roterdamo, 2015. ISBN 9789290171232. 271 paĝoj. Paĝoj 47-66.
  9. Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino (bosne, Esperante)

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]