Islando

Islando
islande Ísland
respubliko
Erupcio de gejsero Strokkur
Erupcio de gejsero Strokkur
Erupcio de gejsero Strokkur
Flago
Flago
Blazono
Blazono
FlagoBlazono

Oficiala nomo: Islanda Respubliko
Himno: Lofsöngur

MembrecoNATO, Schengen-spaco, Unuiĝintaj Nacioj
Historiaj regionojDanio-Norvegio, Reĝlando Islando

Parto deEŭropo
Najbaras kunNorda Atlantiko
Kelkaj urboj

ĈefurboRejkjaviko
- mezoRejkjaviko
- koordinatoj64° N, 22° U (mapo)64.133333333333-21.933333333333
Plej alta punkto 
- situoHvannadalshnúkur
- alteco2 110 m
Plej malalta punktoAtlantiko [+]
- malaltecom [+]

Akvokolektejo103 004 km² (10 300 400 ha) [+]
Areo103 001 km² (10 300 100 ha)

Loĝantaro334 300 (1-a de januaro 2016)
Denseco3,25 loĝ./km²

GejseroStrokkur
Vulkanoj
Animalaro

Estiĝo1-a de decembro 1918
PrezidentoGuðni Th. Jóhannesson
ĈefministroSigurður Ingi Jóhannsson

MalkovrintoIngólfur Arnarson
Jaro de malkovro874

HorzonoUTC
- somera tempone observita
Telefona antaŭkodo+354
AŭtokodoIS
Interreta domajno.is

ValutoIslanda krono
Lingvoislanda

Islando (Islando)
Islando (Islando)
DEC
Situo de la ĉefurbo enkadre de Islando

Islando (Norda Atlantiko)
Islando (Norda Atlantiko)
DEC
Situo enkadre de Norda Atlantiko

Map
Islando

Vikimedia Komunejo:  Iceland
En TTT: Oficiala retejo [+]

 Islando

Esperanto-Asocio : Islanda Esperanto-Asocio
vdr

Islando (signifante “Glacilando”) estas lando situanta sur la samnoma insulo kaj pluraj insuletoj en la norda Atlantiko. La insulo estas la 18-a plej granda en la mondo, kaj la areo de la tuta lando estas proksimume 103 000 km².

Islando havis loĝantaron de pli ol 350 000 en 2018, kaj kun la grandeco de la lando, tio igas ĝin la plej maldense loĝata lando en Eŭropo. La ĉefa lingvo estas la islanda, kiu estas nordĝermana lingvo.

En Islando ekzistas malmultaj plantoj, ĉefe herboj, muskoj kaj kelkaj malgrandaj betuloj.

La nomo de la ĉefurbo Rejkjaviko signifas la fumogolfeto, ĉar varmaj fontoj tie vaporas. Pro la laboro de la vulkanoj estas facile uzi en Islando akvoenergion kaj geoterman energion.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Islando situas en la norda Atlantiko, proksime al la Arkta Cirklo, inter Gronlando, Norvegio, Irlando, Skotlando kaj Ferooj. La ĉefa insulo estas la 18-a plej granda en la mondo.

La grandeco de la lando estas 103 000 km²[1] kaj ĝi plejparte konsistas de bazalto. La plej granda parto de la lando estas montoj kaj multaj el ili estas kovritaj per glaciejoj. La plej granda glaciejo en Islando kaj en Eŭropo estas Vatnajökull (Glaciejo de l'akvoj) en la sud-orienta parto de la lando (8100 km²). Aliaj grandaj glaciejoj estas Hofsjökull (Glaciejo de l'Templo), Langjökull (Longa glaciejo), Mýrdalsjökull kaj Eyjafjallajökull.

Mapo de Islando

Kelkaj aktivaj vulkanoj ekzistas en Islando. La plej fama nomiĝas Hekla en suda parto de la lando. Ĝi estas impona, konusforma monto, kun monstra, ronda kratero en la supro, kaj en la mezepoko la eŭropaj popoloj kredis, ke tiu ĉi kratero estas enirejo al la Infero. Hekla erupciis multfoje post ekloĝado de la lando kaj faris terurajn detruojn je tero kaj vivo. Granda fendego en Mýrdalsjökull kiu nomiĝas Katla (Kaldrono) ankaŭ estas menciinda kaj ankaŭ Lakagígar (krateroj de monto Laki) en sud-orienta Islando. La erupcio de Lakagígir en 1783 kaŭzis teruran damaĝon je tero kaj brutaro kaj la lafo kiu tiam fluis el la krateroj estis inter la plej grandaj lafoj en unu erupcio sur la tero je historia tempo.

La dek plej grandaj urboj en Islando estas, en ordo de grandeco: Rejkjaviko (Reykjavík), Kópavogur, Hafnarfjörður, Akureyri, Reykjanesbær, Garðabær, Mosfellsbær, Árborg, Akranes, Fjarðabyggð. Dume la plej granda, Rejkjaviko, havis plu ol 120 000 loĝantojn en 2014, Fjarðabyggð havis 4 675.

Je la oka jarcento irlandaj monaĥoj trovis Islandon kaj tien ili velis en siaj haŭtboatoj kaj restis tie dumsomere[mankas fonto]. Sed baldaŭ ankaŭ vikingoj el Skandinavio malkovris la landon kaj tiam la keltaj ermitoj fuĝis reen al Irlando. La enmigrantoj formiĝis el du malsimilaj nacifragmentoj. La fragmento multe pli granda estis norvegaj nobeloj, bienistoj kaj vikingoj, kiuj ne volis humiliĝi sub perfortregadon de la norvega reĝo, Harald Belhara[klarigu]. Kaj por konservi sian liberecon ili fuĝis al la tiam nove trovita lando nordokcidente en la Atlantika Oceano.

Sed iuj el la norvegaj enmigrantoj antaŭ sia foriro al Islando loĝis en la insuloj Britio kaj Irlando. Kaj kun ili venis iom da keltoj kaj irlandanoj.[mankas fonto] La norvegoj ankaŭ ofte havis skotajn kaj irlandajn sklavojn, kiuj ili envenigis al la insulo. Ili estis la multe pli malgranda fragmento, kiu konsistigis la islandan popolon.

Tiu ĉi kuraĝa popolelmigrado okazis en la naŭa kaj deka jarcentoj. La unua enmigranto metis la piedojn sur islandan teron ĉirkaŭ en la jaro 871. Kaj sesdek jarojn poste finiĝis la enmigrado.

La koloniintoj fondis en la lando memstaran regnon, kiu havis strukturon de aristokrata respubliko kaj kredeble estis la unua respubliko en Eŭropo. La plej alta institucio de la ŝtato estis la tiel nomata Alþingi, verŝajne la unua parlamento en Eŭropo. Ĝi festis sian miljaran datrevenon en la jaro 1930, sed ne tute seninterrompa historio, ĉar la parlamento estis haltigita inter 1799–1845. La parlamento kunvenis ĉiusomere kaj havis sidejon sur loko kiu de tiam nomiĝis Þingvellir (parlamenta kamparo aŭ parlamenta ebenaĵo). Ĝi estas unu el la plej pitoreskaj kaj belaj lokoj en Islando.

Dum la unuaj kvar jarcentoj la juna popolo ĝuis grandan liberecon kaj brile prosperis ekonomie kaj intelekte. Kaj tiun tempon islandanoj nomas la ora epoko de ilia historio. Sed en la dek-tria jarcento la popolon trafis longdaŭraj kvereloj kaj bataloj, kiuj furiozis inter la plej riĉaj kaj plej potencaj ĉefuloj de la ŝtato. Kaj kiel ofte poste en la historio de la homaro, avida fremda potenco uzis ĉi tiun malkonkordon por meti manon en la islandajn aferojn, kio fine kondukis al perdo de ĝia sendependeco en la jaro 1264. Tiam Islando fariĝis tributregno de la norvega reĝo. En la dek-kvara jarcento ĝi kune kun Norvegio iĝis parto de la Kalmara unio, kaj en la dek-sesa jarcento ili ambaŭ definitive subiĝis al la dana krono, kiel rezulto de la unio. Kaj tie la islandanoj restis ĝis en la jaro 1918. Tiam Islando reatingis sian liberecon kaj iĝis memstara ŝtato, havante nur la saman reĝon kiel Danio.

Bildo de Islando el la spaco

La proksimaj kvar jarcentoj post la subiĝo sub la fremdan monarĥon estis epoko de ĉiam kreskanta mizero[klarigu]. La potenchavantoj subpremis la nacion, kaj sub ilia ŝirmo eksterlanda komerckompanio monopoligis la tutan komercon kaj prirabis la popolon ĝisoste. El tiu situacio sekvis profunda malriĉo de la popolo, pesimismo, seniniciatemo kaj de tempo al tempo malsatmortoj.

Tiel pasis la vivo en Islando ĝis en komenco de la dek-naŭa jarcento, kiam la nacio staris ĉe abismo de kompleta pereo. Sed tiam, post longa kaj laciga luktado, fine sukcesis al islandanoj plibonigi la komerckondiĉojn kaj iom post iom atingi pli grandan ekonomian kaj politikan liberecon. Samtempe la spirita vivo de la popolo trairis grandan renesancon.

Jam de tiu grava turnpunkto en la materia kaj intelekta vivo la islanda nacio konstante progresis, ja malrapide dum la unuaj jardekoj, sed tiom grandpaŝe dum la lasta jarcento, ke estas dubinda, ĉu oni povus montri pli rapidan evoluon en historio de iu lando.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Multaj poetoj vivis en Islando dum la unuaj jarcentoj post la enmigrado. Tiuj poetoj postlasis al ni amason da poemoj kaj poemfragmentoj. La unuaj konservataj skribitaj dokumentoj estas de la unuaj jaroj de la dekdua jarcento. Tiuj dokumentoj estas ekstraktoj el la leĝaro (1117-1118) kaj Libro pri la Islandanoj skribita de Ari fróði (Ari la multescia). En tiu tempo la ĉefaj poetoj ĉe la norvega kaj dana kortegoj estis islandanoj. En la deka kaj dek-unua jarcentoj estis kreataj la grandiozaj poemoj, kiuj en la jarcento dek-tria estis kolektataj en unu libron, nomata EddaSæmundar-Edda. Tiu libro estas unu el la plej eminentaj verkoj de la ĝermana literaturo. En ĝi estas konservataj multaj poemoj, eble plej multaj el ili verkitaj inter 900-1100 en Islando kaj en Norvegio. La enhavo de tiuj ĉi poemoj estas mitoj pri la malnova pagana religio kaj heroaj rakontoj el malnovaj ĝermanaj tempoj. La plej aĝa skribita teksto estas Codex Regius, farita en la 13-a jarcento en Islando kaj nun denove tie, post longa tempo en la Reĝa Biblioteko en Kopenhago. En la jarcento dek-tria la historiisto Snorri Sturluson skribis sian faman majstraĵon Heimskringla. Ĝi estas historio de la norvegaj reĝoj kaj popolo tra multaj jarcentoj, verkita en lingvo kaj stilo, kiuj povas sin mezuri kun la plej elstara proza literaturo de la homaro. Snorri ankaŭ verkis mitologion de la nordaj popoloj kaj lernolibron por poetoj. Tiu libro nomiĝas Snorra-Edda kaj ĝi ankoraŭ estas tiel viva, kiel en lia tempo. De la dek-dua ĝis la dek-kvara jarcentoj iuj majstroj, kiuj ne postlasis siajn nomojn, verkis la sagaojn, kiuj estas mirindaj dokumentoj pri klara spirito, senantaŭjuĝa sintenado al la vivo kaj respekto al nobla kaj arta rakontmaniero. Ili ankaŭ bonege priskribas la vivon en Islando dum la unuaj kvar jarcentoj post la enmigrado. En tiu tempo ankaŭ estis skribataj monumentalaj verkoj pri enmigro kaj koloniado de la norvegoj kaj keltoj en Islando. Tiu verko nomiĝas LandnámaLandnámabók (Libro de ekloĝigo), kaj dank’ al tiuj unikaj dokumentoj la islanda popolo scias sian historion jam de la unua komenco. Plie en tiu ĉi literaturperiodo oni kunmetis librojn pri fonetiko, ortografio, retoriko, kronologio, metis sur pergamenon la leĝojn de la nacio ktp.

Meze de la dekkvara jarcento Islandanoj komencis verki longajn eposajn kantojn nomitajn rímur (rimaĵoj). Tiu ĝenro estis unu el la plej ŝatata poetika ĝenro en Islando ĝis ĉirkaŭ 1900.

Hodiaŭ la Islandanoj havas komisionon, kiu purigas la islandan lingvon de fremdaj vortoj. Por ke la vortaro povu kreski en moderna tempo, ili kreas novajn vortojn el ekzistantaj vortoj.

La plej alta leĝo de Islando estas la Konstitucio de Islando.

  • Politika sistemo: parlamenta respubliko.
  • Leĝdona organo: Alþingi. Ĝi estis fondita en 930, sed haltigita inter 1799 kaj 1845. Do, depende de la vidpunkto oni povas konsideri ĝin la plej malnova parlamento de la mondo.
Proporcia reprezento de eksportataj produktoj de Islando, 2019

Ĝis la komenco de la 20a jarcento, Islando estis unu el la plej malriĉaj landoj en Eŭropo. Tamen, hodiaŭ ĝi fariĝis unu el la landoj kun la plej alta vivnivelo en la mondo, kaj el la landoj kun la plej alta MEP pokapa en la mondo. Fakte, Islando estas la 4plej riĉa lando en la mondo laŭ indicoj de MEP (Malneta Enlanda Produkto) po kapo,[2] kun 52.063 internaciaj dolaroj po kapo en 2005.

Same kiel siaj skandinavaj najbaroj, Islando ankaŭ estas bonfara ŝtato, fakto kiu kontribuas al egala distribuo de la nacia riĉaĵo laŭ la Gini-indekso. En 2007, Islando estis vicigita Unue laŭ la indico de homa disvolviĝo, sed post la ekonomia krizo de 2008, ĝi falis al la 13-a loko en 2011.

La ĉefsektoro en la ekonomio de Islando estas la mara fiŝkapta industrio. Proksimume 40% de islandaj eksportaĵoj originas de mara fiŝkaptado kaj rilataj industriaj produktoj. La jara kvanto de fiŝkaptado estas averaĝe 1,7 milionoj da tunoj. Proksimume 5% de la laborantaro estas engaĝitaj en la fiŝkapta industrio.[3] La unikaj naturaj fenomenoj de la lando kuraĝigas turismon, kiu estas grava fonto de enspezo en fremda valuto.

Nur 1.3% de la surfaco de la insulo estas kultivitaj por agrikulturo kaj la ĉefkultivaĵoj estas terpomoj kaj rapoj. Brutaro produktas lakton, buteron, fromaĝon kaj viandon. En industrio, la ĉefaj branĉoj estas: fiŝoprilaborado, aluminio, ŝtalo, geoterma energio, turismo, sterko kaj cemento. La ĉefaj eksportindustrioj estas: fiŝoj kaj marmanĝaĵoj, aluminio kaj ŝtalo al Britio, Germanio, Usono, Francio, Danio kaj Japanio. La ĉefaj importaj branĉoj estas: maŝinaro kaj ekipaĵo, naftaj produktoj, nutraĵoj kaj teksaĵoj el Germanio, Usono, Britio, Danio kaj Svedio.

La 22-an de oktobro 2006, Islando revenis al balenĉasado, kio estas malpermesita de internacia juro pri balenĉasado, tiel aliĝante al Japanio kaj Norvegio, kiuj ankaŭ malobservas ĉi tiun malpermeson.

Islando ne estas membro de la Eŭropa Unio, sed de la Eŭropa Asocio pri Liber-komerco (ELKA), kiu estas paralela kadro al la Eŭropa Unio ekde 1960. La plej multaj el la landoj de la unio, kaj Islando inter ili, reguligas siajn komercajn rilatojn kun Eŭropa Unio en kadro nomata "Eŭropa Ekonomia Areo" (EEA), kiu garantias al siaj membroŝtatoj moviĝ-liberecon por homoj, varoj, servoj kaj kapitalo, sed ne trudas al ne-EU-membroj la devojn truditaj al EU membroj.

Islando havas neniujn signifajn fosiliajn energifontojn. Unu el la manieroj ŝpari pri importado de energifontoj estas hejtado per varma geoterma akvo kiu venas de la vulkana strio.

Demografio

[redakti | redakti fonton]

Islando havas ĝeneralan sansistemo administratan fare de la Ministerio de Socia Helpo (islande Velferðarráðuneytið).[5] La kostoj pagatas plejparte per impostoj (85%) kaj je malgranda parto per kotizoj por servoj (15%). Malkiel aliaj plej evoluintaj nacioj, ne estas privataj malsanulejoj kaj privataj asekuroj preskaŭ ne ekzistas.[6] Konsiderinda parto de la registara buĝeto estas atribuataj al sanzorgo.[6] Islando tutmonde havas la 11-an rangon rilate al prisanaj elspezoj kiel procentaĵo de la malneta enlanda produkto (MEP)[7] kaj la 14-a rangon en elspezado popersona.[8]

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • la roka insulo Drangey
  • multaj gejseroj, interalie la gejsero Strokkur bildigata en la informkesto supre dekstre de la paĝo
  • impresaj akvofaloj kiel Gullfoss kaj Goðafoss
  • naciaj parkoj kiel Þingvellir, unu de la historie plej gravaj lokoj islandaj, ĉar tie okazis la malnova islanda parlamento, Alþing, kiu kunvenis ĉiujare inter 930 kaj 1798.

Historio de la Esperanto-movado

[redakti | redakti fonton]

La Enciklopedio de Esperanto de 1934 pri Islando donas la sekvan resumon, kiu kompreneble nur konsideras la eventojn ĝis tiu jaro:

Citaĵo
 Islando. La unua propagandisto estis Þorsteinn Þorsteinsson, kiu laboris de 1900 por Esperanto en Rejkjaviko. Aperis de li multaj artikoloj en la lokaj gazetoj kaj li verkis la unuan Esperanto-lernolibron por islandanoj en la jaro 1909. En la jaro 1906 venis el Francio en la ĉefurbon sub verda Esperanto-flago fiŝkaptistaj ŝipoj el la ŝiparo de Maurice Duchochois, kio estis notita en la gazetoj. En 1913 oni propagandis eĉ inter la lepruloj. La 25-an de novembro 1927 en Rejkjaviko estis fondita Esperanto-societo, kaj la urbestro senpage disponigis lernejon por Esperanto-kursoj. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 esperantistoj troviĝis en 12 lokoj. En 1933 ekzistis UEA-delegitoj en 3 lokoj. 
— Enciklopedio de Esperanto (1934)

Islanda Esperanto-Asocio estis fondita en 1950 kaj iĝis Landa Asocio de UEA en 1975. En julio 1977 la 62-a Universala Kongreso de Esperanto kaj de la 20-a ĝis la 27-a de julio 2013 la 98-a Universala Kongreso de Esperanto ambaŭ okazis en Rejkjaviko.

Vidu ankaŭ Baldur Ragnarsson kaj Hallgrímur Sæmundsson, kaj la kategorio Islandaj esperantistoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Baldur Ragnarsson (tr.), 1964: Islandaj pravoĉoj, tri rakontoj kaj unu poemo, Eldona Soc. Esperanto, Malmö, 110 p.
  • Baldur Ragnarsson 1975: “Islando – surpriza lando”, Esperanto, 834(6), p. 109-111

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.